Besançon
Besançon [bəzɑ̃sɔ̃], en Esperanto Bezansono[1], estas franca komunumo, prefektejo de la departemento Doubs. Besançon estas plie la ĉefurbo de la regiono Franĉ-Konteo, kaj tial gastigas la Regionan Konsilion kaj la regionan prefektejon. La urbo situas ĉe la bordo de la rivero Doubs, kiu estis la nomdonanto de la departemento. Ĝi havis 117 392 loĝantojn en la jaro 2009[2].
Besançon | ||
---|---|---|
![]() Panoramo de Besançon kaj de la buklo de la rivero Doubs | ||
Administrado | ||
Lando | ![]() | |
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo | |
Departemento | Doubs | |
Arondismento | Besançon | |
Kantono | Besançon-Nordokcidento Besançon-Nordoriento Besançon-Okcidento Besançon-Oriento Besançon-Planoise Besançon-Sudo | |
Komunumaro | Communauté d'agglomération du Grand Besançon | |
Urbestro | Jean-Louis Fousseret (2008–2014) | |
Insee-kodo | 25056 | |
Poŝtkodo | 25000 | |
Demografio | ||
Loĝantaro | 117 392 (2009) | |
Loĝdenso | 1 804,6 loĝ./km2 | |
Geografio | ||
Koordinatoj | 47° 15′ N, 6° 1′ O (mapo)47.242226.02139Koordinatoj: 47° 15′ N, 6° 1′ O (mapo) | |
Alteco | 235 ĝis 610 m | |
Areo | 65,05 km2 | |
Situo | ||
| ||
GeografioRedakti
Besançon troviĝas en la mezo de la regiono Franĉ-Konteo, 325 km sudoriente de Parizo kaj 50 km nordokcidente de Svislando.
KvartalojRedakti
La komunumo konsistas el dek kvar grandaj kvartaloj kun miriga diverseco de Velotte (2000 loĝantoj) kun ĝia aspekto de vasta kampara vilaĝo ĝis la densloĝaro de Planoise (19 000 loĝantoj) tra Battant malnova distrikto de vitkultivantoj:
- Centro (La Boucle kaj Saint-Jean) - Chapelle des Buis (10796),
- Velotte (2201),
- Grette-Butte (9399),
- Battant (4188),
- Chaprais (15439),
- Bregille - Prés-de-Vaux (3093),
- Saint-Ferjeux - Rosemont (6176),
- Montrapon-Fontaine-Écu - Montboucons - Temis (13369),
- Saint-Claude - Torcols (13975),
- Palente - Orchamps (14057),
- Vaites - Clairs-Soleils (4118),
- Planoise - Châteaufarine - Hauts du Chazal (19531),
- Tilleroyes - Trépillot (1342),
- arbaro de Chailluz.
HistorioRedakti
Laŭ la skribaĵoj de Julio Cezaro dum sia konkero de kelta Gaŭlo, la latina nomo de la urbo estis Vesontio. Tiam, ĝi estis ĉirkaŭita de sep montetoj kaj de ligna paliseto. La vorto Vesontio evoluis por fariĝi Besantio, Besontion kaj progrese aperis la moderna franca formo, Besançon. La loĝantoj ankoraŭ memoras pri tiu periodo, ĉar ili estis nomitaj la Bisontins.
En 1668, Vauban desegnis la konstruplanon de granda citadelo. Tiu ĉi, tamen, estis fakte konstruita de la Hispanoj : nur kun la traktato de Nijmegen (1678) fariĝis la regiono definitive franca. Ludoviko la 14-a kaj Vauban finpretigis do vastan reton de fortikaĵoj, kiuj estas ankoraŭ videblaj hodiaŭe.
VidindaĵojRedakti
Lokaj famulojRedakti
17-a jarcento: Vauban pro lia fortikaĵo de la urbo, klasigita Monda heredaĵo de Unesko ekde 2008.
18-a jarcento: Parmentier partoprenante konkurson organizita de "Académie des Sciences de Besançon" (Akademio pri sciencoj de Besançon) proponis plikonigi terpomon.
19-a jarcento: Charles Fourier, la fratoj Lumière, Victor Hugo, Pierre-Joseph Proudhon, Charles Nodier
Esperanta vivoRedakti
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 75 voĉdonojn (0,28% de voĉoj) en 2004, kaj 42 voĉdonojn (0,16% de voĉoj) en 2009.
Partneraj urbojRedakti
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ Laŭ Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio
- ↑ Insee. Populations légales 2009 - 25056-Besançon (france). Alirita la 26-an de novembro 2012.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala TTT-ejo (franclingve)
- Urbo gvidretejo (franclingve - baldaŭ angla lingvo)