Besarabigermanoj

La Besarabigermanoj (germane: Bessarabiendeutsche, rumane: Germani basarabeni, ukraine: Бессарабські німці) estas etno germanlingva kiu vivis inter 1814 kaj 1940 en Besarabio (hodiaŭ en suda Moldavio respektive sudokcidento de Odesa provinco en Ukrainio, je Buĝak). Nuntempe ili tie krom kelkaj malmultaj unuopuloj fakte ne plu ekzistas.

Besarabiaj germanaj viroj kun tipaj ĉapoj, ĉ. 1935

Kvanto de ĉ. naŭ miloj da personoj venis el Badenio, Virtembergo, Alzaco, Bavario kaj (hodiaŭ in Pollando troviĝantaj prusiaj teritorioj) je Novorusio ene de Rusia Imperio; la regiono poste nomiĝis Gubernio Besarabio.

HistorioRedakti

 
Setlejoj de germanoj

En 1813 caro Aleksandro la 1-a deklaris bonvena venigon de koloniistoj kaj inter 1814 kaj 1817 fonditis la komunumoj Tarutino/Tarutina, Borodino/Bărădin, Krasna/Crasna, Klöstitz/Cleaştiţ, Kulm, Leipzig/Leipțig, Wittenberg, Arzis/Arciz, Brienne, Paris, Beresina kaj Teplitz/Toplița. Dum dua setlejperiodo estiĝis la komunumoj Sarata/Sărata (ĉi tie gravis la predikisto Ignaz Lindl), Gnadental/Dolînivka, Lichtental, Friedenstal, Dennewitz, Plotzk/Ploțk kaj Hoffnungstal. En 1823 mortis la komercisto, pietisto kaj gvidanto de setlistoj Christian Friedrich Werner. En 1829 la ĵus venintoj suferis je pestepidemio. Kvar jarojn poste oni enkondukis modernan grenejan sistemon kaj en 1844 malfermitis Werner-lernejo en Sarata. En 1845 mortis la estro de la porsetlista komitato (Fürsorgekomitees), generalo Ivan Insov kiun posteulis Eugen von Hahn. En 1846 fonditis la gazeto Unterhaltungsblätter en Odeso. Fajroprotekta regularo enkondukitis en 1849. Post la Krimea milito (1854/55) hororis sekeco, ĥolero kaj epizootioj. Sekve komenciĝis interna stabiliĝo kaj fonditis en 1863 la gazeto Odessaer Zeitung. Malfermitis en 1865 la unua tukfabriko en Tarutino kaj en 1866 malfermitis la Aleksandro-fleghejmo en Sarata. Magistrata renovigo plibonigis ekde 1866 la administradon (Landschaftsämter). Moderna malsanulejo inaŭguritis en Sarata en 1868. En 1869 fonditis orfa helpkaso en Klöstitz. Neniigon de la porsetlistaj komitatoj kaj diversaj privilegioj kompensis fondiĝo de novaj regionaj administradujoj. Ĝeneralaj konskripcio estiĝis en 1874. Baldaŭ poste venis modernaj falĉmaŝinoj kaj vapormuelejoj antaŭenigis la teknikan evoluon. Ĉion tamen superis la konstruo de fervojlino inter Bendero kaj Reni.

Rusigado komenciĝis fine de la 1880-aj jaroj. En 1889 estiĝis la unua fabriko pri agrikulturaj maŝinoj en Sarata kaj fonditis konsumsocieto. En 1906 malfermitis supera knabina lernejo en Tarutino. kaj en 1908 knaba gimnazio. Ekde 1914 konstruitis la fervojlinio de Bilhorod-Dnistrovskij. Enmilitaj rusiaj leĝoj malpermesis en 1915 la uzon de la germana lingvo kaj ŝtatigis terenojn. En 1917 en monato majo faritis kongreso de germanoj en Odeso kaj post la Novembra revolucio Besarabio povis ĝui pri aŭtonomio. En la 29.3.1918 Besarabio iĝis parto de Reĝlando de Rumanio; tiam ŝtate sekurigitis la rajto je uzo de la germana lingvo kaj je havo de germanlingvaj lernejoj Zusicherung der deutschen Sprache in den deutschen Schulen.

En 1919 fonditis luteranaj konsistorio en Tarutino, germana komitato kaj la gazeto Deutsche Zeitung Bessarabiens. Agrara reformoj kiel ankaŭ iĝo de Germana popolkonsilio por Besarabio kaj Porekonomiista ligo sekvis komence de la 1920-aj jaroj. En 1922 fermis siajn pordojn muzeo en Sarata. En 1923 konstruitis Progress-muelejo en Beresina kaj fonditis Banko por komerco kaj industrio en Tarutino. Tiam la Kogälnik-valanoj suferis je superakvego. En 1924 fonditis la banloko Burnas kaj konsilioj municipaj venis laŭ rumania leĝaro. En 1925 la protestantoj kunfandis kun la Evangelia eklezio de Transilvanio. En 1933 fondiĝis Asocio de kultursocieto kaj en 1934 elektitis Otto Broneske estro de la popolkonsilio kaj faritis kursoj en Arzis. En 1935 iĝis la ĵurnalo Deutsches Volksblatt kaj novaj bazlernejaj programoj en Rumanujo. Samjare faritis la unua popoltago en Tarutino en la 17-a de novembro kaj en 1936 festitis kamparana tago en Arzis en la 27-a de septembro. En 1937 estis popoltago en Teplitz (24.10.) kaj en 1938 estis l aunua metia konkurso de junuloj.

La konfesiaj lernejoj agnoskitis en la 4.2.1939. Samjare fonditis pormetiista societo, pligrandiĝis la Banko pri komercado kaj industio. La komunumoj rericevis la lernejojn en septembro. En la junio 1940 Ruĝa Armeo okupis Besarabionkaj en la 15.9. komenciĝis la translokiĝo de la germanoj de Besarabio kio finiĝis ankoraŭ antau novembro.

KulturoRedakti

Patruja kantoRedakti

Teksto[1] kaj melodio de la Besarabia patrujkanto estas de Albert Mauch el la 1922-a jaro kiam li estis direktoro de la porinstruista seminario je Sarata.[2]

Gott segne dich, mein Heimatland!
Ich grüß dich tausendmal,
Dich Land, wo meine Wiege stand,
Durch meiner Väter Wahl!
Du Land, an allem Gut so reich,
Ins Herz schloß ich dich ein
Ich bleib’ dir in der Liebe gleich,
Im Tode bin ich dein!

So schirme, Gott, in Freud und Leid,
Du unser Heimatland!
Bewahr der Felder Fruchtbarkeit
Bis hin zum Schwarzmeerstrand!
Erhalte du uns deutsch und rein,
Send’ uns ein freundlich Los,
Bis wir bei unsern Vätern ruhn
Im heimatlichen Schoß!

GravulojRedakti

SocietojRedakti

La ligon almenaŭ spiritan kun la eksa patrujo kontinuigas diversaj societoj inter kiuj menciindas ekz. la stutgarta Societo de la besarabigermanoj.

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Traduko: (1) Dio cin benu, patrujo mia, cin mi salutas milfoje, cin la lando kie troviĝis mia lulilo pro la elekto de la prapatroj. Ho lando per ĉio tiom riĉa, cin mi enŝlosis en mia koro, al ci mi ame restos. En la momento de la morto mi estos cia! / (2) Tial Dio ŝirmu dum ĝojoj kaj malĝojoj nian patrujon. Servu la fekundecon de la kampoj ĝis la bordo de Nigra Maro. Konservu nin germane kaj pure kaj sendu sorton bonan al ni ĝis ni dormos ĉe niaj prapatroj en la patruja sino.
  2. Stefan Villwock: "Bessarabisches Heimatlied