Beslano

(Alidirektita el Beslan)

Beslano (ruse Беслан, osete Беслæн) estas urbo en Nord-Osetio (regiono de Rusio). Loĝantaro en 2002 estis ĉ. 33.600. Ĝi estas la tria plej granda urbo en Nord-Osetio post Vladikavkaz kaj Mozdok.

Beslano
ruse: Беслан, osete: Беслæн
urbo
Monumento al viktimoj de la Granda patriota milito
Oficiala nomo: Беслан
Ŝtato Rusio Rusio
federacia regiono Nord-Kaŭkazia regiono
respubliko Nord-Osetio
distrikto (rajono) dekstraborda distrikto
Rivero Terek
Situo Beslano
 - alteco 490 m s. m.
 - koordinatoj 43° 11′ 00″ N 44° 32′ 00″ O / 43.18333 °N, 44.53333 °O / 43.18333; 44.53333 (mapo)
Areo 24,00 km² (2 400 ha)
Loĝantaro 35 800 (2007)
Denseco 1 491,67 loĝ./km²
Fondita 1847
Horzono UTC (UTC+3)
 - somera tempo UTC (UTC+4)
Poŝtkodo 36302x
Telefona antaŭkodo (+7)86737
OKATO 90 235 501
Situo de Beslano enkadre de Rusio
Situo de Beslano enkadre de Rusio
Situo de Beslano enkadre de Rusio
Situo de Beslano en Nord-Osetio
Situo de Beslano en Nord-Osetio
Situo de Beslano en Nord-Osetio
Vikimedia Komunejo: Beslano
Retpaĝo: www.beslan.ru
Map

Beslano estas grava fervoja nodo sur linio RostovBaku. Ĝi ankaŭ estas la starta punkto de mallonga fervoja saklinio al Vladikavkaz. Ĉe la urborando de Beslano situas ankaŭ la flughaveno de Vladikavkaz kun ĉiutagaj flugoj al Moskvo kaj pli maloftaj al Erevano, Samara kaj aliaj urboj.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 90235501.

La interurba telefona kodo estas 86737, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).

La urbo estas sur dekstra bordo de rivero Terek (Терек).

Historio redakti

Fondita en 1847 vilaĝo estis enloĝigita de osetoj, transloĝiĝintaj el aliaj partoj de Osetio. La unua nomo estis Beslanikaŭ (osete Беслæныхъæу), laŭ la nomo de la fondinto — loka noblulo Beslan Tulatov. La oficiala rusa nomo longe estis Tulatovo. En 1941 la vilaĝo ŝanĝis nomon al Iriston (osete Иристон) kaj en 1950 kun la urba statuso ĝi ricevis la novan nomon — Beslano (ruse Беслан, osete Беслæн).

En jaro 1959 la urbo havis 19,4 mil loĝantojn.

Beslana masakro redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Terorisma atako en Beslano.

La 1-an de septembro 2004 konkeris la lokan lernejon teroristoj (ilia nombro estas taksata al 32). La lernejo estis liberigita nur la 3-a de septembro post sanga interpafado inter la teroristoj kaj la rusaj sekurecfortoj, kiuj ekatakis la lernejon. Laŭ oficialaj indikoj dum tiu ĉi incidento mortis 334 civiluloj, el tio 186 infanoj, kaj centoj da ili estas vunditaj. Ĉiuj teroristoj estis mortigitaj krom unu, Kiu estis arestita kaj sekve kondamnita al ĝismorta puno. Pli poste li estis en malliberejo murdita.

La 26-an de majo 2006 en Vladikavkaz finiĝis juĝproceso pri la kazo de Nurpaŝi Kulajev, la sola travivinta teroristo el la grupo, kiu ostaĝigis centojn en Beslano. Pro la moratorio al mortpuno, funkcianta en Rusio, Kulajev estis kondamnita al vivlonga malliberigo.

Vero de Beslano (ruse Правда Беслана) estas retejo en Rusio aperinta post la terorisma atako en Beslano de septembro 2004, por kolekti materialojn rilatajn al la esploro de la atako kaj por sendepende de registara cenzuro raporti pri detaloj de la atako, pri ties politikaj fonoj kaj la sekva evoluo post la fino de la terorisma tragedio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti