Bistrița

urbo en nuna Rumanio
(Alidirektita el Beszterce)

Bistrița [bistrica] (hungare Beszterce [besterce], germane Bistritz [bistric]) estas urbo en Rumanio en la nordorienta parto de la Baseno de Transilvanio ĉe la okcidenta piedo de Căliman-montaro laŭ la rivero Bistrița oriente de Dej. Ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto Bistrița-Năsăud. Administre apartenas al ĝi Unirea (Bistriţa), Viişoara (Bistriţa), Slătiniţa, Sărata (Bistriţa), Ghinda kaj Sigmir.

Fotokumetaĵo de elstaraj konstruaĵoj en la urbo
Bistrița
municipo de Rumanio • centro de distrikto en Rumanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 420008–420198
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 78 877  (2021) [+]
Loĝdenso 542 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 8′ N, 24° 29′ O (mapo)47.13333333333324.483333333333Koordinatoj: 47° 8′ N, 24° 29′ O (mapo) [+]
Alto 356 m [+]
Areo 145,47 km² (14 547 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Bistrița (Rumanio)
Bistrița (Rumanio)
DEC
Bistrița
Bistrița
Situo de Bistrița

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bistrița [+]
vdr

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi havis 13 236 loĝantojn (germanoj, rumanoj, hungaroj); en 1956 20 292; en 1992 82 366 (rumanoj, 8 % hungaroj) kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 78 877 loĝantoj sur areo de 145,47 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 542 loĝantoj/km².

Historio redakti

Ĝiaj unuaj mencioj skribaj estis en 1243, 1250. Ĝi estis fondita de saksoj enkoloniiĝintaj en la dua duono de la 12-a jarcento kaj la unua duono de la 13-a jarcento. Post 1526 la urbo fariĝis la posedaĵo de Petru Rareş, sed la saksoj kontraŭstaris kaj li ne povis okupi ĝin. La triono de ĝia loĝantaro pereis dum la pesto en la jaroj 1554-1556. En 1602 post 22-taga sieĝo fare de generalo Basta la urbo kapitulacis. La pesto post 1602 ripetiĝis kaj la novaj loĝantoj, same saksoj, venis tien el najbaraj vilaĝoj. En la jaroj 1671 kaj 1672 instaliĝis tie armenoj, sed en 1712 la saksoj elpelis ilin. La armenoj elpelitaj alvenis al Szamosújvár. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Beszterce-Naszód).

Inter 1913 kaj 1941 aperis ĉi-tie la germanlingva semajngazeto Bistritzer Deutsche Zeitung kaj inter 1890 kaj 1918 Bistritzer Zeitung.

Fonto redakti

  • Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.

Renomaj personoj redakti

Bibliografio redakti

  • Ernst Wagner: Geschichte der Stadt Bistritz in Siebenbürgen (Historio de urbo Bistrița de Transilvanio). 1988, (kun 85 komplementaĵoj) (germane).
  • Gheorghe Mandrescu: Architectura în stilul renașterii în Bistrița (Arkitekturaĵoj en stilo de renesanco en Bistrița). Cluj-Napoca, 1999; (rumane).

Eksteraj ligiloj redakti