Bet-El, en la hebrea lingvo (בית אל), "Loĝejo de Dio", estas la nomo de la kanaana urbo de la antikva regiono Samario, situanta en la centro de Kanaano, nordokcidente de Ai ĉe la vojo de Sikem, je 30 kilometroj sude de Silo kaj je 16 kilometroj norde de Jerusalemo. Bet-El estas la dua urbo plej menciita en la Biblio.

Bet-El
setlejo • biblia loko [+]

Koordinatoj31° 55′ 22″ N, 35° 14′ 29″ O (mapo)31.92277777777835.241388888889Koordinatoj: 31° 55′ 22″ N, 35° 14′ 29″ O (mapo)
Areo50 km² (5 000 ha) [+]

Bet-El (Israelo)
Bet-El (Israelo)
DEC
Bet-El
Bet-El

Map
Bet-El
Vikimedia Komunejo:  Bethel (biblical village) [+]
vdr

En ĉi tiu loko estis tie, kie Abrahamo konstruis altaron kiam li atingis unuafoje Kanaanon (Genezo 13:3). Tie Jakobo vidis ŝtuparon en vizio kies ekstremo tuŝis la ĉielon kaj la anĝeloj supreniris kaj malsupreniris, Genezo 28:10-19.

Bet-El estis pilgrimejo dum la vivo de la profeto Samuel, kiu tie juĝis la popolon kaj estis tie kie Debora estis enterigita, la vartistino de Rebeka, edzino de Isaak.