Beverwijk
Beverwijk (52° 29′ N, 4° 39′ O (mapo)52.4833333333334.65 ) estas urbo kaj municipo de Nederlando. Ĝi apartenas al la provinco Nord-Holando (Noord-Holland), en la okcidenta parto de la lando. Komence de 2021 en la municipo vivis 41 863 loĝantoj kaj havas areon de 19,60 km² (de kiu 1,78 km² estas akvo). Ĝi konsistas el la urbo Beverwijk kaj la vilaĝo Wijk aan Zee.
Municipo Beverwijk | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flago de la municipo Beverwijk | Blazono de municipo Beverwijk | ||||
nederlanda municipo | |||||
| |||||
Provinco | Nord-Holando | ||||
Urbestro | Martijn Smit | ||||
Ĉefloko | Beverwijk | ||||
Areo - Tero - Akvo |
19,60 km² 17,82 km² 1,78 km² | ||||
Loĝantaro - Loĝdenso |
41 863 loĝantoj (komence de 2021) 2054 loĝ./km² | ||||
Geografia situo | 52° 29′ N, 4° 39′ O (mapo)52.4833333333334.65Koordinatoj: 52° 29′ N, 4° 39′ O (mapo) | ||||
| |||||
Gravaj trafikaj arterioj | Rijksweg 9 kaj 22 | ||||
CBS-municipokodo | 0375 | ||||
Telefona kodo | 0251 | ||||
Poŝtkodo | 1940–1949 | ||||
Oficiala retejo | https://www.beverwijk.nl/ | ||||
Antaŭ ĉio Beverwijk estas konata pro ĝia bazaro, la plej granda kovrita bazaro de Eŭropo. Ankaŭ ĝi havas centron por brulvunditoj, en loka hospitalo de la Nederlanda Ruĝa Kruco.
La plej grava industrio en la ĉirkaŭaĵo estas la altfornoj de Corus iom sude de Beverwijk en Velsen-Noord.
Vidindaĵoj
redakti- Granda preĝejo kun Wijkertoren (turo);
- Biendomo de Jan Bicke;
- Domegoj Akerendam, Scheijbeek, Westerheem (17-a jarcento de Amsterdamaj komercistoj)
- La "Lunetoj" (defendolinio) (1800)
- Vilaĝa preĝejo de Wijk aan Zee
- Sale muzeo "miniwonderland" (miraklolandeto)
- Episkopa seminario
- Muzeo Kennemerland
- Kastelo Konighsbergen
- La romkatolika kupolpreĝejo
- Sporthalo "La Baleno"
- Plej logas la "Nigra Bazaro", la plej granda tegmentita vendohalo en Eŭropo
Historiaj eventoj
redakti- Sankta Agatha aperis al virgulino fluganta antaŭ vikingoj: memorigas Sint Agathendijk (digo), Agatha-preĝejo, Sint-Agathendorp (kvartalo): patronino de brulvunditaj->la fama brulvundita centro en Beverwijk.
- La unua dom-post-doma razio en Nederlando 10 aprilo 1944 kunigis 500 vestaĝojn el Velsen-Noord kaj Beverwijk. 63 el ili pereis: ĉiujara memoro.
- 1977: unua meblobulvardo de Nerlando(Sen parkadproblemo)
- Samjare "batalo de Beverwijk" inter fanoj de la futbalkluboj Feyenoord kaj Ajax: unu mortis.
- 2010: Ekkonstruo de nova urbodomo inter la stacidomo kaj Cine World; kun la novigo de Breestraat (butikcentro) la sola projekto financebla urbaprivilegio 1298, sed el du kernoj: de Wijc kaj Beverhem (hejmo de ĝermano Bever)
Gravaj eventoj
redakti- Julie: Juan-Arta Festvalo (Angle) en parko Westerhout
- Ĉevalkuradoj en Breestraat k.a. sportoj; art-semajno
Ĝemelaj urboj
redaktiKonataj urbanoj
redaktiEsperanto en Beverwijk
redaktiEstis "Stelrondo" ĝis 1997. Nun estas Esperanto klubo en Heemskerk.
Por la kontaktoj en Pasporta Servo vidu la vikion de UEA[rompita ligilo].
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (nederlande)
- Historia Beverwijk (nederlande)
- Fotoj de Beverwijk (nederlande)
- Razio en Beverwijk "diĝita monumento" por la nazia razio en 1944 (nederlande)
- Mapo pri Beverwijk Arkivigite je 2007-09-26 per la retarkivo Wayback Machine (nederlande)
- Turistoficejo en Wijk aan Zee Arkivigite je 2021-03-03 per la retarkivo Wayback Machine (nederlande)
Provinco Nord-Holando | |
---|---|
Aalsmeer | Alkmaar | Amstelveen | Amsterdamo | Beemster | Bergen | Beverwijk | Blaricum | Bloemendaal | Castricum | Den Helder | Diemen | Drechterland | Edam-Volendam | Enkhuizen | Gooise Meren | Haarlemmerliede en Spaarnwoude | Haarlemmermeer | Harlemo | Heemskerk | Heemstede | Heerhugowaard | Heiloo | Hilversum | Hollands Kroon | Hoorn | Huizen | Koggenland | Landsmeer | Langedijk | Laren | Medemblik | Oostzaan | Opmeer | Ouder-Amstel | Purmerend | Schagen | Stede Broec | Texel | Uitgeest | Uithoorn | Velsen | Waterland | Weesp | Wijdemeren | Wormerland | Zaanstad | Zandvoort | |
Nederlando | Provincoj | Municipoj |