Bezedek
Bezedek, germane Berseneck [berzenek] estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Mohács.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 11 km²
- Loĝantaro: 240
- Poŝtkodo: 7782
- Telefonprefikso: 69
Situo redakti
Bezedek situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ landlimo de Kroatio (kontraŭe Kneževo troviĝas. Villány troviĝas 13, Bóly 15, Beremend 18, Mohács 20, Siklós 27 km-ojn.
Historio redakti
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1296 laŭ tiama hungara ortografio "Bezedegh". Post la mezepoko La komunumo apartenis al la Osmana Imperio dum 150 jarojn. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. En 2001 vivis en Bezedek 8 % da germanoj. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de germanoj, kuracejo, migra poŝto, interretejo (la infanĝardeno kaj lernejo en Lippó funkcias).
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Vendelo de 1843