Bopalo
Bopalo (भोपाल, Bhopāl [bʱoːpaːl]) estas milionurbo, ĉefurbo de barata ŝtato Madja-Pradeŝo kaj la administra centro de la distrikto Bopalo en centra Barato. Bopalo estas la dua plej granda urbo en Madja-Pradeŝo post la urbo Indaur. Oni nomas Bopalon urbo de lagoj pro la multaj lagoj tie. Ĝi estas urbo kun prestiĝa historio, eksĉefurbo de reĝlando kaj kultura centro de urdua poezio, el kiu restas multaj vidindaj konstruaĵoj kaj ĝardenoj.
Bopalo | |||
---|---|---|---|
| |||
urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 462001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 798 218 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 2 774 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 15′ N, 77° 25′ O (mapo)23.2577.416666666667Koordinatoj: 23° 15′ N, 77° 25′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 527 m [+] | ||
Areo | 648,24 km² (64 824 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bhopal [+] | |||
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 1 798 218 loĝantoj sur areo de 648,24 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 774 loĝantoj/km².
Bazaj informoj
redakti- Tempozono: IST (UTC 05:30)
- Areo: 308,14 km² (119 mi²)
- Loĝantaro: ĉ. 1,3 Mio. (stato 2002)
- Supermara alteco: 427 m (1401 ft)
- Distrikto: Bopalo
- Urbestro: s-ro Sunil SOOD
- Poŝtkodo: 462001
- Telefonkodo: +91 (0)755
- Veturilkodo: MP-04
Historio
redaktiOni diras, ke la reĝo Bhoj [bʱodʒ] (1000-1055 KE) de la dinastio Paramara fondis la urbon Bopalon. Originale la ĉefurbo nomiĝis Bhojpāl pro la raĝo Bhoj kaj pāl [paːl] (digo).
Bopalo estis la plej granda islama provinco en antaŭ-sendependa Barato. Kvar reĝinoj regis Bopalon de 1819 al 1926.
Bopalo estis inter la plej lastaj reĝaj provincoj kiuj iĝis parto de sendependa Barato. Kvankam, Barato sendependiĝis en Aŭgusto 1947, la reĝo de Bopalo cedis al la barata registaro nur je la 1a de majo 1949. Bopalo integriĝis en la gubernio Madja-Pradeŝo kaj iĝis ĝia ĉefurbo.
La urbo iĝis fifama pro la plej grava industria kemia katastrofo en la mondo: la Bopala tragedio kaŭzis la morto de kelkaj miloj da homoj inter la nokto de 2-a kaj 3-a de decembro 1984.
Klimato
redaktiBopalo havas humidan subtropikan klimaton kun influo de musono. La plenjara pluvokanto estas 1110 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio-septembro pro la musono. La averaĝa jara temperaturo varias inter 19-32 °C.
Heredo
redaktiLa kultura heredo de la urbo ĉefe estas trovebla en la moskeoj : Jama Masjid (1837), Moti Masjid (ĉirkaŭ 1860), Taj-ul Masjid (ĉirkaŭ 1880).
Gravuloj
redakti- Raghuram Rajan, ekonomikisto
Vidu ankaŭ
redaktiBildaro
redakti-
Loko de Bopalo en Barato (ruĝa punkto)
-
Flago de Bopalo
-
Bopalo, urbaj ŝoseoj & fervojoj