Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Biblia Vortaro (1975, repr. 1984) estas - en 2022 ankoraŭ gvida - ampleksa konsultverko, kiu klarigas bibliajn nociojn per esperantaj difinoj kaj multaj ilustraĵoj. Ĝian pretigon kunordigis Henryk Herbert Paruzel kaj Edward Tadeusz Wojtakowski.

Biblia Vortaro
Biblia Vortaro
Biblia Vortaro
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1975
Urbo Romo
Eldoninto I.A.B.O.
Paĝoj 830
vdr

Bibliografiaj Datoj redakti

Paruzel, H[einrich] (eld.); Wojtakowski, E[dward Tadeusz] (eld.). Biblia Vortaro. Ravenna: Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj [IABO], 1975. XVII, 830 p.

Repr. Romo: Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj, 1984. XVII, 830 p.

Specimenoj redakti

Blanka - Koloro, kiu estas simbolo de ĝojo (Koĥ 9:8), ĉasto (Jes 1.18) kaj ĉiela gloro (Mar 16:5, Ap 3:5; 19:14). La Biblio akcentas brilon kaj blankecon de estaĵoj venintaj el ĉielo (Jeĥ 9:2; Luk 24:4; Ag 10:30; Ap 4:4), Sanktuloj post purigo de pekoj (Jes 1:18; Psal 51:9 [legu 51:7]) kaj blankigo en sango de la Ŝafido formos blankan sekvantaron de la Venkinto (Ap 3:4s; 7:14).

Ŝomero – Patro de Jehozabado, unu el la subuloj kiuj komplotis kaj mortigis Joaŝon, reĝon de Jehudo (835-796 a.K.) (2 Reĝ 12:22).

Recenzoj redakti

 
 Ĉi tiu estas granda kaj grava libro, unika en sia speco. Ĝia valoro kiel informilo por serioza studanto de la Biblio estas nekalkulebla.
...La klarigoj de la terminoj enhavas ĉiuj necesajn bibliajn referencojn, do, la libro povas esti uzata kiel speco de konkordanco. La nomoj estas aranĝitaj en alfabeta ordo kaj en du kolumnoj sur ĉiu paĝo. La kolumnoj estas numeritaj de 1 ĝis 830. Je la supro de ĉiu paĝo estas indiko de ĝia enhavo. Do, la libro estas facile uzebla.
La Vortaro estas pleje rom-katolika entrepreno, sed oni celis, ke ĝi estu tute ekumena. Ĝi ja estas. Tie, kie estas diferencoj inter katolikoj kaj protestantoj ĉe kredoj kaj tradicioj, ili estas juste indikitaj sen ia tendenco. La klarigoj de bibliaj temoj estas tute ortodoksaj; ili informas nur tion, kion la Biblio mem diras - kun maloftaj esceptoj - sen pritrakto de "modernaj" kritikaj teorioj. Estas aludo al unu el ili en kolumno 312 sub la vorto "Genezo"...Por rom-katolikoj kaj aliaj, la Apokrifo estas deŭterokanona, do en la Vortaro ĝiaj libroj estas pritraktitaj samnivele kiel tiuj de la Biblio.
Tra la Vortaro nomoj de viroj havas la finaĵon -o, kaj nomoj de virinoj havas la finaĵon -a. Tio ŝajnas esti iom pedanta kaj tute ne necesa...En la Vortaro oni uzis la formon "Saŭlo", eble kiel paralelo kun "Paŭlo", sed ili ne estas paralelaj. La "aŭ" en "Paŭl" estas latina diftongo, sed la hebrea Ŝa'ul estas dusilaba pasiva participo (petita), do oni devus prononci la du vokalojn aparte. Zamenhof montras tion per sia formo "Saul".
Kelkaj ekzemploj de nekutima (neinternacia) stilo : Kolumno 8 : Abimeleĥ' "... Davido ŝajnigis frenezulon"; 90 : Aŝtara "Ŝi estis loka varianto de konata en tuta Proksima Oriento diino"; 576 : Laodikeanoj "Oni ne scias ĉu temas pri konata ekde ma 4-a jarcento 20-versa samnoma pseŭdepigrafiaĵo,..."; 787 Ŝimŝono..."perdis lin la amo de Delila" devus esti "pereigis".
Sub Apokalipso: "..., kies aŭtoro estas Sankta Johano la Apostolo". Tio estas tradicio; la Biblio mencias iun Johanon, sed ne diras kiun. Kelkaj kleruloj opinias, ke la aŭtoro estis iu Johano, kiu estis membro de la presbiteraro menciita en 1 Tim. 4:14. Alia teorio estas donita en kolumno 472 sub la dua Johano, kie estas dirite, ke la Apokalipso estas "pseŭdepigrafia libro" de la Nova Testamento, kaj ke ĝia aŭtoro estas nekonata.
Tra la libro la formo "Javeo" estas uzata, kaj sub Javeo en kolumno 433 estas kategorie asertite, ke ĝi estas la propra nomo de la Dio de Israelo. Tio estas bedaŭrinda, ĉar multaj kleraj studantoj de la Biblio bonkiale forte malkonsentas tian aserton. Krome, la sola uzado de tiu vorto ŝajnas esti pedanta, kaj nenecesa. Kial ne uzi la simplan kaj sufiĉan vorton "Dio"?
...Biblia Vortaro estas monumenta verkaĵo, kiun generacioj da studantoj uzados kun plezuro kaj kontento, ne nur pro tio, ke ili trovos ĝian enhavon ampleksa kaj utilega, sed ankaŭ pro tio, ke ili sentos en ĝi la aŭtoritaton de altnivela erudicio. Ĉiuj Esperantistoj rajtas esti fieraj pri la ekzisto de tia libro en nia internacia lingvo.
Ni memoru, ke sen la nobla kaj persista sindediĉo de profesoro Angelo Duranti kaj liaj helpantoj ni ne havus ĉi tiun elstaran libron. Biblia Vortaro gajnu la sukceson, kiun preter dubo ĝi meritas. 
— oktobro 1985, W.J. Downes, Esperanto, paĝoj 171-172
 
 La libro, unika, havas tute nekalkuleblan valoron, kiel konsulta kaj kleriga libro por fakuloj, sed ankaŭ por laikoj scivolaj pri tiu temo.
Ĝia ellaboro estis aparte malfacila : respondecaj pri la esploroj por la kompilo de la Vortaro estis unue la polaj H. Paruzel kaj E. Wojtakowski. La unue pereis en tragika trafik-akcidento en 1975, kaj la dua rezignis daŭrigi la libron, kiu jam atingis la literon M.
Profesoro Duranti devis, do, serĉi aliajn kunlaborantojn : li trovis kelkajn, kiuj bedaŭrinde mortis sinsekve limtempe de kelkaj monatoj. Nur komence de 1982 li trovis la fak-eminentan kunlaboron de prelato J. Lanzoni kaj de patro Riccardo Di Prinzio, disponaj fini la verkon.
Ĉi tion rakontas la post-parolo, kiun Angelo Duranti skribis en 1984. En la antaŭparolo, male, la kompilinto mencias la nun ekzistantajn bibliajn vortarojn, ankoraŭ nekompletajn, sed kiuj efike kontribuis al la kompilado de la verko. Li ankaŭ klarigas la kialojn, kiuj instigis lin entrepreni ĉi tiun verkon, kiu enhavas ĉiujn rimarkindajn bibliajn nomojn (homoj, bestoj, objektoj, eventoj kaj temoj), ordigitajn alfabete, en kolumnoj numeritaj por facila elserĉado.
La Biblia Vortaro estas redaktita kaj publikigita nur en Esperanto. Unuafoje, do, la lingvo de Zamenhof preteras Latinon en la tradicia rolo de helpilo por la kleruloj de la Eklezia mondo. 
— 1986, Espero Katolika

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti