Bibliografia Gazeto

(Alidirektita el Bibliografia gazeto)

Bibliografia Gazeto (en referencoj de samtempaj aliaj publikaĵoj ofte mallongigata "Bibl. Gazeto") estis kvaronjara eldonaĵo de Literatura Mondo en 1933; formato 15x22 cm; tuta paĝonombro 72.

Ĝin redaktis Kálmán Kalocsay, multe kunlaboris Lajos Tárkony (Totsche). Ampleksan lokon okupis la detalaj recenzoj, estis rubriko "Revuo de revuoj", informoj pri Asocio de Esperantistaj Libro-Amikoj (AELA), kaj tiel plu. De 1934 la Bibliografia Gazeto estis anstataŭata per la periodaĵo Lingvo Libro.

Eksteraj ligiloj redakti