Nacia Biblioteko de Hispanio

La Nacia Biblioteko de Hispanio (hispane Biblioteca Nacional de España) estas la deponanta centro de la Bibliografia kaj Dokumenta Heredaĵo de Hispanio kaj la institucio gardas tre riĉan historian kolekton kaj ĉiajn publikigaĵojn en nacia teritorio ekde la komencoj de la 18-a jarcento. Nuntempe tiu ĉi dokumenta fonduso estas formata de pli ol 26 milionoj da objektoj kiuj inkluzivas librojn, revuojn, mapojn, bildojn, desegnojn, partiturojn, bultenojn, ktp.

Nacia Biblioteko de Hispanio
emblemo
nacia bibliotekopublika biblioteko • main library
Komenco 29-a de decembro 1711 vd
Geografia situo 40° 25′ 26″ N, 3° 41′ 25″ U (mapo)40.423822-3.690215Koordinatoj: 40° 25′ 26″ N, 3° 41′ 25″ U (mapo)
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Palacio de Biblioteca y Museos Nacionales
Situo Madrido
Adreso Paseo de Recoletos, 20, Madrid
Poŝtkodo 28071
Nacia Biblioteko de Hispanio (Madrido)
Nacia Biblioteko de Hispanio (Madrido)
DEC
Nacia Biblioteko de Hispanio
Nacia Biblioteko de Hispanio
Map
Nacia Biblioteko de Hispanio
Ĉefestro(j) Ana Santos Aramburo vd
Membro de Konsorcio de Eŭropaj Esploradaj Bibliotekoj • International GLAM Labs Community • Conference of European National Librarians • Internacia Interreto-Konserva Konsorcio • Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj vd
Filioj Sede de la Biblioteca Nacional de España en Alcalá de Henares vd
Posedatoj Sede de la Biblioteca Nacional de España en Alcalá de Henares • Biblioteca Digital Hispánica • Hemeroteca Digital de la Biblioteca Nacional de España vd
Notoj Tuta stoko: ĉ. 26 milionoj da mediaj unuoj
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Nacia Biblioteko diskonigas sian riĉan nacian bibliografian heredaĵon per ĝia katalogo kaj la ellaborado de la Hispana Bibliografio kaj disvolvigas gravan aron de servoj al la publiko kiel la konsulthaloj kaj distanca servo tra la retpaĝo (http://www.bne.es), faka bibliografia informado kaj interbiblioteka pruntdonado. Pere de laMuzeo de la Biblioteko estas disvastigataj la kolektoj, la funkciado kaj la historio de la Nacia Biblioteko. Krom tio ĝi realigas ampleksan programon de kulturaj aranĝoj .[1] La Nacia Biblioteko de la Hispanio partoprenas en la projekto de Virtuala Internacia Norma Datumaro (VIAF).

Ĝi troviĝas en la numero 20 de la Avenuo Rekoleto de Madrido, kundividante la konstruaĵon kun la Muzeo de Arkeologio kaj ĝi havas duan sidejon en Alcalá de Henares.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

 
Sidejo de la Nacia Biblioteko de Hispanio en Alcalá de Henares.

Eksteraj ligiloj redakti