Librejo Azia

(Alidirektita el Biblioteko Azia)

Biblioteko Azia estas biblioteko ĉe Muzeo pri Azio kaj Pacifiko en Varsovio, Pollando, kiu nombras pli ol 13 mil da volumenoj. Kolektas ĉefe sciencajn publikaĵojn pri materia kaj spirita kulturoj de Azio, Aŭstralio kaj Oceanio en eŭropaj lingvoj kaj ankaŭ aziaj.

Librejo Azia
biblioteko

LandoPollando
SituoVarsovio
vdr

Ĉe la komenco estis libro-kolekto de Andrzej Wawrzyniak, fondinto kaj direktoro de la muzeo. La plej malnovaj presaĵoj devenas de la 19a jarcento kaj ofte enhavas interesajn ilustraĵojn.

Biblioteko Azia ĉe Muzeo pri Azio kaj Pacifiko en Varsovio posedas multajn unikaĵojn, devenantaj de privataj personoj kaj institucioj el mulatj landoj de la mondo. Ankaŭ zorgas pri interbiblioteka interŝanĝo de publikaĵoj kun bibliotekoj de pluraj eksterlandaj muzeoj, ekz. orientaj (Sankt-Petersburgo, Prago, Budapeŝto, Parizo, Stokholmo, Kolonjo, Hanojo, ktp.), etnografiaj (Amsterdamo, Lejdeno, Munkeno, Lepsiko, Kolonjo, Hanojo, ktp) kaj aliaj. La biblioteko kolektas ankaŭ aktualajn publikaĵojn venigataj de la mondaj universitataj eldonejoj (Oxford, Cambridge, Harvard, Yale, Honolulu kaj aliaj) kaj pri art-historio (Thames & Hudson, Prestel, H. Abrams, Inc, ktp.). En la la biblioteko troviĝas ankaŭ multe da eldonaĵoj donacitaj de Japan Foundation en Tokio kaj Korea Foundation en Seulo. Biblioteko ricevas ankaŭ multe da katalogoj de aŭkciaj domoj (Lempertz, Sotheby's, Christie's, Larasati). En apartigita apudlibraro - krom 300 lingvaj vortaroj - estas kelke da maloftaj enciklopedioj, ekz. Kodansha Encyclopedia of Japan (9 vol.), The Dictionary of Art (34 vol.). El inter eksterlandaj revuoj valoras mencii jenajn titolojn: Arts of Asia, Orientations, Saudi Aramco World, Canberra Anthropology, Senri Ethnological Studies, Acta Orientalia. Academiae Scientiarum Hungaricae, Pacific Affaires, The Newsletter (IIAS - International Institute for Asian Studies).

La biblioteko arigas ankaŭ publikaĵojn el la pola eldona merkato pri Oriento. Kunlaboras kun polaj muzeoj, kiuj posedas kolektaĵojn de orienta arto kaj kun polaj sciencaj institucioj pri simila ĉefaspekto.

El la polaj periodaĵoj en la biblioteko estas i.a. Rocznik Orientalistyczny (konferenclingva) kaj pola versio de National Geographic, Przegląd Orientalistyczny, Azja-Pacyfik (jareldonaĵo) kaj multe da aliaj revuoj sciencaj, popular-sciencaj, vojaĝistaj ktp.

En 2019 estis komencita bitlibrigo de ĉ. 200 dokumentoj i.a. el Tibeto, Birmo kaj Indonezio, planata por du jaroj.

Oni povas esti senpage prizorgata surloke aŭ kadre de interbiblioteka ŝanĝado. Eblas ricevi pagatajn kopiaĵojn.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti