Biblioteko Bodleian

Biblioteko Bodleian (angle The Bodleian Library, pli ofte nomata simple The Bod) estas la plej grava biblioteko de la Universitato de Oksfordo en Anglio kaj unu el la plej malnovaj en Eŭropo. Ĝi estas unu el la ses bibliotekoj en Britio en kiujn oni metas ĉiun libron publikigita en la lando.

Biblioteko Bodleian
universitata biblioteko [+]

LandoBritio
SituoOksfordo
- koordinatoj51° 45′ 14″ N, 1° 15′ 19″ U (mapo)51.753972222222-1.2551388888889Koordinatoj: 51° 45′ 14″ N, 1° 15′ 19″ U (mapo)

Estiĝo1602

Tuta stokopli ol 8 milionoj da eroj

Biblioteko Bodleian (Anglio)
Biblioteko Bodleian (Anglio)
DEC
Biblioteko Bodleian
Biblioteko Bodleian

Biblioteko Bodleian (Britio)
Biblioteko Bodleian (Britio)
DEC
Biblioteko Bodleian
Biblioteko Bodleian
Map
Biblioteko Bodleian

Vikimedia Komunejo:  Bodleian Library [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
biblioteka enirejo

Historio redakti

La biblioteko en ĝia nuna stato fondiĝis en 1602 pere de Thomas Bodley, kiu ofertis helpi renovigi la antaŭan bibliotekon. Li ankaŭ donacis multajn librojn de lia persona libraro. Post nur ok jaroj, en 1610, Bodley faris konkordon kun pres-kompanio en Londono, por ke ili transdonu ekzempleron de ĉiu libro registrita kun la kompanio al la biblioteko.

La Nuna Biblioteko redakti

La Biblioteko Bodleian prizorgas pli ol ok milionoj da eroj sur 188 km da bretoj, kaj dungas pli ol 400 homoj. Ĝi estas la dua plej granda biblioteko en Britio, malantaŭ la Brita Biblioteko en Londono. Multaj eroj nun ne restas en Oksfordo mem, pro manko de spaco, sed 1,5 milionoj libroj estas storataj en diversaj lokoj, inkluzive neuzita salminejo en Cheshire.

 
biblioteka fasado

Uzantoj de la biblioteko - kio inkluzivigas ĉiun studenton de la universitato - devas ankoraŭ plenumi formalan deklaron, same kiel antaŭ jarcentoj. Latine ĝi estas:

Mi tiel entreprenas ne forigi el la Biblioteko, nek marki, damaĝi aŭ difekti iel ajn, ajn iun volumon, dokumenton aŭ alian objekton kiu apartenas al ĝi aŭ kiun ĝi prizorgas; ne porti en la Bibliotekon, nek ekbruligi en ĝi, iu ajn fajro aŭ flamo, kaj ne fumi en la Biblioteko; kaj mi promesas obei ĉiujn regulojn de la Biblioteko

Tradicie en la latina ĝi estas:

Do fidem me nullum librum vel instrumentum aliamve quam rem ad bibliothecam pertinentem, vel ibi custodiae causa depositam, aut e bibliotheca sublaturum esse, aut foedaturum deformaturum aliove quo modo laesurum; item neque ignem nec flammam in bibliothecam inlaturum vel in ea accensurum, neque fumo nicotiano aliove quovis ibi usurum; item promitto me omnes leges ad bibliothecam Bodleianam attinentes semper observaturum esse. (Leges bibliothecae bodleianae alta voce prae legendae custodis iussu).

Konstruaĵoj redakti

 
The Radcliffe Camera, rigardita de la Universitata Preĝejo

La nuna biblioteko inkusivas multajn diversajn konstruaĵoj en kaj ĉirkaŭ Oksfordo:

  • The Radcliffe Camera
  • Schools Quadrangle (Lerneja Korto)
  • The Clarendon Building
  • Japana Biblioteko
  • Jura Biblioteko
  • Biblioteko Hooke
  • Biblioteko Radcliffe pri Scienco
  • Biblioteko de la Instituto pri Hindio
  • Biblioteko de la Instituto pri la Oriento
  • Biblioteko de la Fakulejo de Filozofio
  • Biblioteko de Afrikaj Studoj
  • Biblioteko Vere Harmsworth

Eksteraj ligiloj redakti