Biblioteko Hector Hodler

biblioteko de Universala Esperanto-Asocio

Biblioteko Hector Hodler (mallonge BHH) estas unu el la plej grandaj Esperanto-bibliotekoj. Ĝi situas en Roterdamo en la Centra Oficejo de UEA kaj enhavas proksimume 30.000 librojn, cetere periodaĵojn, manuskriptojn, fotojn, sondiskojn kaj aliajn kolektaĵojn. Ĝisdata katalogo ne ekzistas, sed en la bretoj estas sekvata ordo alfabeta (titoloj de libroj) aŭ jara (jarkolektoj de revuoj).

Biblioteko Hector Hodler
biblioteko
Esperanto-biblioteko [+]

LandoNederlando
SituoRoterdamo
- koordinatoj52° 12′ 50″ N, 21° 0′ 12″ O (mapo)52.21388888888921.003333333333Koordinatoj: 52° 12′ 50″ N, 21° 0′ 12″ O (mapo)

Biblioteko Hector Hodler (Sud-Holando)
Biblioteko Hector Hodler (Sud-Holando)
DEC
Biblioteko Hector Hodler
Biblioteko Hector Hodler
Map
Biblioteko Hector Hodler

Vikimedia Komunejo:  Biblioteko Hector Hodler [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Historio redakti

Svisa epoko 1908-1960 redakti

La unua kerno de la biblioteko estis Svisa Esperanto-Biblioteko, kiun Svisa Esperanto-Societo fondis en decembro 1908. Ĝi transiris al Hector Hodler en 1912 kaj en 1920, post lia morto do, al UEA.

 
Biblioteko de UEA en Ĝenevo, ĉ. 1923

La "Biblioteko de UEA" akompanis la Asocion al diversaj adresoj en Ĝenevo, en 1919-1920 ankaŭ al Berno. Je la Skismo en la esperanto-movado estis disputo ĉu donaci la bibliotekon al IEM. La biblioteko travivis la skismon kaj la militon en la kelo de palaco Wilson en Ĝenevo, prizorgate de Hans Jakob.

Je la kunfandiĝo en 1947 la biblioteko ricevis la nomon "Biblioteko Hector Hodler".

Unua instalo en Roterdamo kaj poste 1960-2003 redakti

 
BHH en ĉambro Kanado, 1963

En 1960/1962 la plej granda parto translokiĝis de Ĝenevo al Roterdamo. Krom tio, venis libroj kaj aliaj materialoj el multaj aliaj fontoj. Unue la kolekto okupis nove aranĝitan ĉambron Kanado, sed en la 1970aj jaroj la kolekto kreskis tiel ke ankaŭ la ĉambroj Saft kaj Aŭstralio estis ekokupataj.

Depost 1962 okupiĝis pri la biblioteko Victor Sadler, kiu estis redaktoro de la revuo kaj (ekde 1968) Direktoro de la Centra Oficejo de UEA. Alia prizorgantoj menciendaj estas Robert Moerbeek kaj Simo Milojeviĉ.

Dua instalo ekde 2003 redakti

De 2003 ĝis 2005 Universala Esperanto-Asocio dungis la historiiston Ziko van Dijk, kiu okupiĝis pri la nuna stato kaj eventualaj estontecoj por ordigo, konservado kaj uzebligo de BHH. Estis publikigitaj interalie la kompaktdiska serio Tiel sonis... kaj la verko Sed homoj kun homoj kun materialoj el la kolekto. Alia faritaĵo estis la aranĝo de la Arkivo de UEA.

BHH okupis longan tempon en la Centra Oficejo de UEA tri ĉambrojn, cetere oni arkivigis UEA-dokumentojn en la ĉambroj Albert kaj Arabio kaj utiligis spacon ankaŭ en aliaj ĉambroj. En 2006 oni translokis la enhavon de la ĝistiamaj ĉambroj al nove aranĝita Salono Zamenhof en la teretaĝo. Helpas al la biblioteko diversaj oficistoj kaj la volontulo Robert Moerbeek. En 2006/2007, kun franca kaj ESF-stipendioj, tie esploradis Christian Lavarenne por doktora tezo en historio pri la Interna ideo, sukcese defendita en 2012 ĉe "Université Paris 13 - Sorbonne Paris Cité".

Verkoj al kiuj helpis la biblioteko redakti

Elekto:

Bibliografio redakti

  • Victor Sadler: La Biblioteko "Hector Hodler". En: Esperanto, 1963, majo, S. 85.
  • Marcus Sikosek (Ziko van Dijk): Aktuala leksikono pri Biblioteko Hector Hodler. En: Esp­eranto, 2003, junio, p. 128/129.
  • Marcus Sikosek (Ziko van Dijk): Books and their association: The history of the Hector Hodler Library (2004). En: Language Problems and Language Planning 28, n-ro 1, p. 45-73.

Eksteraj ligiloj redakti