Biblioteko Trinity College (Dublino)

La Biblioteko de Trinity Kolegio (Dublino) (irlande Leabharlann Choláiste na Tríonóide) estas akademia biblioteko en Irlando, la ĉefbiblioteko de Trinity College en Dublino kaj la plej granda biblioteko en la lando. Ĝi servas Trinity Kolegio kaj la Universitato de Dublino. Ĝi estas deponeja biblioteko aŭ "kopirajta biblioteko", sub kiu, eldonejoj en Irlando devas deponi kopion de ĉiuj iliaj eldonoj tie, sen kosto.

Biblioteko Trinity College
biblioteko
biblioteko • universitata biblioteko [+]

LandoIrlando
SituoDublino
- koordinatoj53° 20′ 38″ N, 6° 15′ 17″ U (mapo)53.343812699452-6.2546359301613Koordinatoj: 53° 20′ 38″ N, 6° 15′ 17″ U (mapo)

Estiĝo1592

Tuta stoko4,5 milionojn da erojn
Map
Biblioteko Trinity College

Vikimedia Komunejo:  Trinity College Library, Dublin [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La Malnova Biblioteka Konstruaĵo
Sfera con Sfera (Sfero ene de Sfero) fare de Arnaldo Pomodoro ĉe La Berkeley Biblioteko

Ĝi havas 4,5 milionojn da eroj, kaj la bibliotekaj kolektoj inkludas librojn, inkunablojn aŭ malnovajn presaĵojief, mapojn, historiajn manuskriptojn, revuojn, gazetojn, muzikdokumentojn, kaj fotojn.

La manuskriptoj en tiu biblioteko inkludas la naŭjarcentan Libron de Kells. Tiu libro estas konstante konservita ĉi tie ekde la malfrua 17-a jarcento, ekde kiam Henry Jones, anglikana Episkopo de Distrikto Meath deponis ĝin en Kolegio Triunuo.

Konstruaĵoj redakti

 
Detalo de Longa Ĉambra bretaro
 
Akvarelo de Longa Ĉambro antaŭ la tegmento estis levita

La bibliotekkonstruaĵo estis dum tempo etendita al pluraj konstruaĵoj, kvar el kiuj situas sur la kampuso de Trinity College

La malnova biblioteko inkluzivas

  • Legoĉambro kun malnovaj libroj
  • Legoĉambro de manuskriptoj

La Berkeley-Lecky-komplekso inkluzivas

  • Berkeley Biblioteko
  • Biblioteko Lecky
  • Biblioteko James-Ussher
  • Glucksman Map Library

Hamilton Biblioteko de Scienco-kaj-Inĝenierarto

Legejo de 1937

John-Stearne Medicina Biblioteko

Por plia legado redakti

  • Charles Benson; Paul Corrigan: La Trinity College Biblioteko, Dublino. Trinity College Dublin Press, Dublino 2003, ISBN 1-871408-22-9

Eksteraj ligiloj redakti