Biciklista Esperantista Movado Internacia

faka asocio de UEA
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Biciklista Esperantista Movado Internacia (la oficiala mallongigo BEMI) estas la asocio de esperant-parolantaj biciklantoj.

BEMI-anoj sur la ponto Zamenhof en Boulazac, Francio

La asocio havas membrojn en diversaj landoj de Ameriko, Azio kaj Eŭropo. Ĝi organizas internaciajn biciklajn karavanojn uzante Esperanton kiel komunan komunikilon.

BEMI fondiĝis dum la Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo en la silvestra nokto 1979/1980 ekzakte je noktomezo de la svisa triopo Dietrich Michael Weidmann, Beatrix Kurt kaj Nelly Achermann kaj de kvardeko da pliaj biciklemaj kaj alternativemaj junaj IS-anoj. Ekde printempo 1980 grandkvante senprofitocele disvendiĝis rondaj plaketaj insignoj kun la slogano "Ĉu bicikli? Jes nature!", kiuj fariĝis kvazaŭ emblemo de la asocio.

la insigno "Ĉu bicikli? Jes nature!" de printempo 1980

En 1981 BEMI fariĝis la unua faka sekcio de TEJO. Ekeldoniĝis bulteno nomata "BEMI-revuo", kiu dum la sekvaj jaroj aperis laŭbezone ĝis dufoje jare. Ekde 1982 BEMI organizas internaciajn biciklajn karavanojn uzante Esperanton kiel komunan komunikilon.

La karavanon de Passau en suda FRG-DE tra AT al Debrecen en orienta HU (770 km) dum somero 1983 partoprenis entute pli ol 100 junaj biciklistoj: Kvardeko da junaj okcidenteŭropanoj la tutan vojon, kaj miksita grupo kun aldonaj 60 orienteŭropanoj ekde la aŭstria-hungaria limo ĝis la karavana celo, la IJK 1983. Ankaŭ dum la sekvaj '80-aj jaroj en iuj jaroj estas grandaj biciklaj karavanoj de BEMI, ĉefe en centra Eŭropo. Ekzemploj estas itineroj de (FRG-DE tra NL, BE kaj (Anglio-GB) ĝis la IJK 1984 en Swanwick (360 plus 520 km, inter tio prame de Oostende ĝis Dover), de DK kaj NL al IJK 1985 en Eringerfeld (FRG-DE - 550 resp. 350 km), kaj de tie plu al UK de Esperanto (Aŭgsburgo - FRG-DE - 420 km), de Rastatt (FRG-DE) kaj Betschdorf (Alzaco-FR) al La Chaux-de-Fonds (CH) en 1986 (310 km), de Trondheim (NO) kaj de Zaragoza (ES) al Bonn (FRG-DE - 33 homoj el 13 landoj 14-an de julio) kaj al IJK 1989 en Kerkrade (NL) kaj post ĝi dum antaŭkontraktite (TEJO-BEMI) libera semajno al UK de Esperanto (Brighton - Anglio-GB). Kiam en 1990/1991 falis la politika dividiloj inter okcidenta kaj orienta Eŭropoj, la organizado de tiaj komunaj bicikladoj fariĝis pli facila: antaŭe ekzemple en 1987 fuŝsukcesis bicikla karavano al la IJK en Krakovo (PL) ĉar bicikla limpasado inter FRG kaj GDR, GDR kaj PLĈeĥoslovakio respektive Sovetunio kaj PL estis nepermesita. Tamen 56 personoj jubilee partoprenis ĉirkaŭbicikladon de tuta Eŭropo de februaro (en Céret - Katalunio-FR) ĝis decembro (Parizo & Strasburgo - FR) kun partopreno en interalie IJK (Krakovo - PL) kaj UK de Esperanto (Varsovio - PL) respondante pli ol 250 ĵurnalistajn intervjuojn, el kiuj 13 televidaj (tutlanda en PL), denove en 1988 de Céret (Katalunio-FR) ĉirkaŭ Pireneoj al Barcelono (Katalunio-ES) por Eŭropa Kongreso de Biciklemuloj kaj al IJK (Zagrebo HR-YU).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti