El Bierzo

(Alidirektita el Bierzo)

El Bierzo​ estas administracia komarko komponita de 38 municipoj, formita en 1991 el natura regiono samnoma en la okcidenta triono de la provinco Leono, en la regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio.​ Geografie, la Bierzo estas strukturata ĉirkaŭ kelkaj valoj en la baseno de la rivero Sil, kun unuopaĵoj geografiaj kiuj rezultas en diversaj subkomarkoj depende de la fontoj.

El Bierzo
komarko de Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 131 302  (2016) [+]
Loĝdenso 56 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 39′ N, 6° 37′ U (mapo)42.655389-6.614798Koordinatoj: 42° 39′ N, 6° 37′ U (mapo) [+]
Areo 2328 km² ( 232 800 ha) [+]
El Bierzo (Hispanio)
El Bierzo (Hispanio)
DEC
El Bierzo
El Bierzo
Situo de El Bierzo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Bierzo [+]
vdr
El Bierzo en la provinco Leono.
Romiaj orminejoj de Las Médulas.
Santiago de Peñalba.

La kastilia estas la oficiala lingvo kaj plej uzata, sed oni parolas ankaŭ, malplie, kaj la galegan kaj la leonan, kies hibridigo rezultis en propra dialekto bierza kun diversaj lokaj variaĵoj.

La ekonomia aktiveco centriĝis dum la unuaj jaroj de la 20-a jarcento en la minado, la siderurgio kaj la generado de energio. La lasta mino de karbo en El Bierzo fermiĝis en 2018. La nutrindustrio, kun produktado de fruktoj, legomoj, vinoj kaj aliaj produktoj aligitaj en la devennomigo Bierzo, estas nuntempe unu de la ĉefaj enspezofontoj de la komarko.

La municipoj el La Cabrera nome Benuza kaj Puente de Domingo Flórez integriĝis en El Bierzo ekde ties fondo en 1991, kun Arganza, Balboa, Barjas, Bembibre, Berlanga del Bierzo, Borrenes, Cabañas Raras, Cacabelos, Camponaraya, Candín, Carracedelo, Carucedo, Castropodame, Congosto, Corullón, Cubillos del Sil, Fabero, Folgoso de la Ribera, Igüeña, Molinaseca, Noceda del Bierzo, Oencia, Páramo del Sil, Peranzanes, Ponferrada, Priaranza del Bierzo, Sancedo, Sobrado, Toral de los Vados, Toreno, Torre del Bierzo, Trabadelo, Vega de Espinareda, Vega de Valcarce kaj Villafranca del Bierzo; la municipo Palacios del Sil petis sian aliĝon en 2005.[1]

Situo redakti

Nordokcidente: Provinco Lugo Norde: Asturio Nordoriente: Laciana kaj Omaña
Okcidente: Provinco Lugo kaj
Provinco Oŭrenso
  Oriente: La Cepeda
Sudokcidente Provinco Orense Sude: La Cabrera Sudoriente: La Maragatería

Notoj redakti

  1. LEY 17/2010, de 20 de diciembre, de modificación de la Ley 1/1991, de 14 de marzo, por la que se crea y regula la Comarca del Bierzo Boletín Oficial de Castilla y León, 2010, nº 244, pp, 97030-97045, alirita la 7an de Februaro 2015 [1] arkivita la 23an de Septembro 2015.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti