Bilarghu, ankaŭ Pilargh'u, estis mongola generalo de la reganto Ghâzân dum la fino de la 13-a kaj la komenco de la 14-a jarcento.

Dum la mongolaj kampanjoj de 1299 en Sirio, Bilarghu gvidis la trupojn ĉirkaŭ la areoj de Eŭfrato, gvidante 10,000 virojn.

En 1303, sekvante la mongolan malvenkon kontraŭ la mamelukoj ĉe la Batalo de Ŝaĥabo, Ghâzân proviziis 1,000 mongolojn sub Bilarghu por protekti la armenan Kilikion kontraŭ mamelukaj trudeniroj.

En 1307, Bilarghu, kiu jam havis malbonajn rilatojn kun Hetumo, estis implikita en interna intrigo kondukanta al lia atenco de la armenaj regantoj. Hetumo la 2-a kaj Leono la 3-a rekomendis la unuiĝon de la Armena Apostola Eklezio kaj la Romkatolika Eklezio, sed tio okazis estis sub terura interna opozicio. La kontraŭstara frakcio vizitis Bilarghu-n, kaj akuzis Hetumon je planado de ribelo kontraŭ la mongoloj. La 17-an de novembro, Bilarghu decidis iri kaj mortigi Hetumon kaj alfronti la eventualajn konsekvencojn vizitinte lin en ĉe Anazarbe.

Oŝin, frato de Hetumo, tuj marŝis kontraŭ Bilarghu kaj venkis lin, devigante lin forlasi Kilikion. Oŝin estis kronita nova reĝo de la armena reĝlando en Kilikio.

Bilargu estis mortigita de Öljeitü pro sia krimo laŭ peto de la armenoj.