Porinfana literaturo

(Alidirektita el Bildlibro)

Porinfana literaturo estas (en la kunteksto de lega kulturo) legaĵo destinita por infanoj, ĉu antaŭlernejaj, al kiuj kutime legas fabelojn kaj rimaĵojn plenkreskaj parencoj, ĉu por lernejanoj, kiuj jam legas mem.

La "tasko" de tia literaturo estas precipe eduka, kvankam la geknaboj mem legas pli por amuziĝi ol por edukiĝi. La legaĵo por infanoj laŭtradicie edukas al braveco, honesteco, verdiremo, sed ankaŭ konatigas kun la vivo. Tamen ankaŭ ekzistas infanlibroj kies sola celo estas amuzi aŭ eĉ - pro modernisma influo - ŝoketi. En la tradicia infanliteratura skolo, fabeloj estas unuaj lernolibroj de historio kaj moralo. El ili la homideto unuafoje ekscias, ke en la pasinteco la homoj vivis alimaniere ol hodiaŭ (ke ekzistis reĝoj kaj regatoj, sed ne aŭtoj, elektra lumo ktp.), kaj ke homoj simile alimaniere vivas en malsamaj kulturoj. La literaturon por infanoj oni povas dividi laŭ la aĝo de la infanoj. En la okcidenta civilizo kutima ordigo estas:

Por plej junaj fabeloj, por ĉirkaŭ 10-jaraj rakontoj pri aliaj infanoj, por pli aĝaj aventuraj romanoj. Ofte aventuraj libroj verkitaj origine por plenkreskuloj, estas nun opiniataj legaĵo por geknaboj (ekzemple Robinson Crusoe, Tri musketistoj). En multaj kazoj estas originalaj herooj pli famaj ol iliaj aŭtoroj (Pinokjo, Winnie-la-Pu).

Pri eldonado de libroj por infanoj kaj junularo zorgas internacia organizo ĉe Unesko IBBY.

TipojRedakti

Faldofigura libro estas porifana libro kies paĝoj entenas falditajn figurojn, kiuj ĉe malfermo de paĝoparoj leviĝas kaj formas 3-dimensiajn scenojn.

Legado en porinfana literaturo riĉigas la lingvon kaj imagon de junaj legantoj. Porinfana literaturo invitas renkontiĝon kun homaj spertoj, same kiel la pensojn, sentojn kaj aspirojn de la roluloj. Krome ĝi permesas al ili diskuti pri emociaj kaj sociaj situacioj.

IlustraĵojRedakti

Ilustraĵo estas nemalhavebla elemento en infanlibroj, kaj foje eĉ reganta elemento. La ilustraĵoj por iuj infanlibroj estas konsiderataj kiel integra parto de la verko, kaj akompanas ĝin en ĉiuj ĝiaj tradukoj, Ekzemple, la ilustraĵoj de John Tenniel por la libro de Lewis Carroll "La aventuroj de Alico en Mirlando", same kiel por "Winnie-la-Pu" de A.A. Milne estis ilustrita de Ernest Shepard.

La ideo inkluzivi ilustraĵojn en infanlibroj naskiĝis el la libro de episkopo Johano Amoso Komenio, en sia libro "Orbis Sensualium Pictus" li proponis aldoni desegnojn al la lernolibroj. En la 18-a jarcento aperis ankaŭ ilustritaj legolibroj, jen libretoj kun infanaj rakontoj, ornamitaj per ilustraĵoj

En EsperantoRedakti

Zsuzsanna Csiszár en sia eseo La lingvaĵo de porinfana literaturo [1994][1] vidas la staton de la esperantlingva porinfana literaturo iele kiel manko de Esperanto kompare kun la literaturo de multaj naciaj lingvoj. Male Esperanto estas eble lingvo ĉefe por plenkreskuloj, kaj tiele oni preteratentas la simplecon necesan por infanoj. La aŭtorino trakuras multajn ekzemplojn de porinfana literaturo.

Verkistoj por infanojRedakti

(Postmetita P indikas, ke la aŭtoro verkis ankaŭ por plenkreskuloj.)

El la anglalingva literaturoRedakti

El la ĉeĥlingva literaturoRedakti

El la danlingva literaturoRedakti

El la esperanta literaturoRedakti

El la franclingva literaturoRedakti

El la germanlingva literaturoRedakti

El la hispanlingva literaturoRedakti

El la hungarlingva literaturoRedakti

El la itallingva literaturoRedakti

El la nederlandlingva literaturoRedakti

El la pollingva literaturoRedakti

 
Kovrilpaĝo de Konopnicka: Mia poŝhorloĝo; 1964, trad: Kabe

El la portugallingva literaturoRedakti

El la svedlingva literaturoRedakti

Famaj herooj el porinfanaj librojRedakti

Bolek kaj Lolek - Huckleberry Finn - Koziołek Matołek - Maŭglio - Nijntje - Pinokjo - Harry Potter - Tom Sawyer - Pipi Ŝtrumpolonga - Tarzano - Sinjoro Tau - Winnie-la-Pu - Zorro

PremiojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj.