Bildolibro sen Bildoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Bildolibro sen Bildoj [1](dane: Billedbog uden Billeder) estas fabela libro de Hans Christian Andersen, verkita en 1838 kaj esperantigita de profesoro doktoro Siegfried Lederer - la 35-paĝa traduko aperis en 1909 ĉe la eldonejo Heckners Verlag en Wolfenbüttel kiel unua volumeto de planita "Esperanta Universala Biblioteko".

Bildolibro sen Bildoj
Bildolibro sen Bildoj
Bildolibro sen Bildoj
Aŭtoro Hans Christian Andersen
Eldonjaro 1909
Urbo Wolfenbüttel
Eldoninto Heckners Verlag
Paĝoj 35
vdr

En 2005 aperis nova traduko de Birthe Trærup, en Gilleleje per propra eldono de la tradukinto.

La libro apartenas al tiuj verkoj de Andersen, kiuj estas eksterlande preskaŭ nekonataj, kio gravigas la Esperanto-tradukon.

Enhavo redakti

Juna pentristo rigardas el la fenestro la lunon kaj la luno rakontas al li „bildojn“, kiujn ĝi vidas dum sia vespera flugado ĉirkaŭ la tero. Temas entute pri 33 vesperoj, do malgrandaj fabelaj rakontetoj. Ekz. hinda knabino flosigas sian lampon sur Gango, kaj ĉar la lumo ne estingiĝis, ŝi kredas, ke ŝia amato vivas. Eta knabineto volis ludi kun kokino kaj ĝiaj kokidoj, pro kio la patro ŝin punis, ĉar la birdetoj estas teruritaj. Kruela viro devigas malsanan virinon sidi ĉe fenestro kaj ŝi tie mortas. Ktp.

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 3973, paĝo 358.

Eksteraj Ligiloj redakti