Billy Graham

(Alidirektita el Billy GRAHAM)

Billy GRAHAM (naskiĝis la 7-an de novembro 1918 - mortis la 21-an de februaro 2018) estas fama evangeliisto kaj predikisto en Usono, kiu tre lerte eluzis la amaskomunikilojn. Li kredas je la plenkreska kristaniĝo.

Billy Graham
Persona informo
Billy Graham
Naskonomo William Franklin Graham Jr.
Naskiĝo 7-an de novembro 1918 (1918-11-07)
en Charlotte
Morto 21-an de februaro 2018 (2018-02-21) (99-jaraĝa)
en Montreat
Mortis pro Parkinsona malsano vd
Religio Baptismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Wheaton College • Universitato de Bob Jones • Trinity College vd
Partio Demokrata Partio vd
Subskribo Billy Graham
Familio
Edz(in)o Ruth Bell Graham vd
Infanoj Franklin Graham • Anne Graham Lotz vd
Profesio
Okupo teologo • aŭtobiografo • kleriko • predikisto • pastro vd
Laborkampo Biblio • Protestanta teologio • Evangeliismo vd
Aktiva dum 1947– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Billy Graham en 1966

Lian unuan ses-semajnan organizan serion en Los Angeles kaj komunikis la radio en 1949 kaj li kiel preskaŭ aŭtodidakta teologo uzis inter la unua la televidion por komuniki la preĝojn.

Onidire li predikis dum sia vivo antaŭ pli ol kvaronmiliardo da kreduloj.

Li havis komence forte kontraŭkomunisman sintenon, sed - laŭ atesto de la predikisto - je Dia sufloro atentigis pri tio, ke malfermiĝas antaŭ li la landoj fermitaj per fera kurteno. Kaj jen: ekde la 1970-aj jaroj li ricevis eblecojn por prediki en Orient- kaj Mez-Eŭropo.

Li diferenciĝas de la aliaj predikistoj eĉ en tio, ke li ne fondis propran eklezieton por distri la spektantojn per tieaj televidaj ŝoprogrameroj. Lia stilo iĝis senornama, precipe ekde la 1970-aj jaroj.

Lia plej grava novaĵo estis, ke li povis komuniki kun kredantoj de aliaj eklezioj. Li ĉiam demonstris, ke li reprezentas la universalan kristanismon. (Pro tio kritikis lin la ultrakonservativaj kristanoj.)

Li estis unua en publikado de la organizaĵaj monaferoj. Oni povas ekkoni ilin sur la reto.

Graham vivas modesta, sola plusa enspezo estas por vi estas siaj 24 libroj, sukcese venditaj.

Graham dankas sian senskandalan vivon al kontraŭstaro de la 3 G (angle Girls, Gold and Glamour [allogo de virinoj, monavido, gloro]): tiel li predikis ĉiam, ke oni ne trompu sian edzinon, mastrumu saĝe per la mono kaj rezignu pri glorio.