Binjai (indonezie Kota Binjai, ĉine 民礼) [binĝaj] estas universitata urbego, ankaŭ eksterdistrikta urbo en Indonezio, en la insulo Sumatro, en provinco Norda Sumatro. La urbego apartenas al urbaro de Medano kiel dormurbo de Medano.

Binjai
urbo de Indonezio

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 269 053  (2015) [+]
Loĝdenso 2 982 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 3° 36′ N, 98° 29′ O (mapo)3.698.485277777778Koordinatoj: 3° 36′ N, 98° 29′ O (mapo) [+]
Alto 28 m [+]
Areo 90,236 km² ( 902 3.6 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Binjai (Sumatra)
Binjai (Sumatra)
DEC
Binjai
Binjai
Situo de Binjai
Binjai (Indonezio)
Binjai (Indonezio)
DEC
Binjai
Binjai
Situo de Binjai

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Binjai [+]
vdr
Salutarko de Binjai

Geografio redakti

Binjai situas en nordorienta parto de la insulo en najbareco de Medano[1]. Provinca ĉefurbo Medano troviĝas 21, alia provinca ĉefurbo Banda Aceh 413, Pekanbaru 475, Batam 675, Palembang 1012, ĉefurbo Ĝakarto 1428, Bandungo 1547, Semarang 1773, Jogjakarto 1829, Surabajo 1990, Makassar 2521 kilometrojn (aere) [2].

 
Placo

Historio redakti

Origino de Binjai estas nekonata, estas fakto malgranda vilaĝo (iomete for) laŭ la samnoma rivero Bingai. Ĝi havis viglan havenon por barĝoj. Dum la historio alvenis ĉefe ĉinoj, hindoj kaj malajoj.

Ekonomio redakti

Binjai estas ĉefe komerca kaj industria urbo. La agrikulturo produktas precipe rambutanojn.

Klimato redakti

La klimato de Binjai estas klasifikita kiel ekvatora klimato. Jare pluvas averaĝe po 2296 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 21-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Eduko redakti

Aktuale en 2005 en Binjai funkciis 154 bazlernejoj, 37 mezlernejoj, 9 islamaj mezlernejoj, 4 akademioj kaj 5 universitatoj. Ĉirkaŭ 78,000 infanoj lernis.

Religio redakti

La plimulto de la populacio estas islama, sed vivas ankaŭ kristanoj, budhanoj kaj hinduoj.

 
Stacidomo

Trafiko redakti

Medan–Binjai Pagvojo estas la plej grava ligilo de la urbego, sed estas ankaŭ rekta fervoja ligilo. La plej proksima flughaveno funkcias ĉe Medano.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans