Benjamin Netanjahu

ĉefministro de Israelo
(Alidirektita el Binjamin Netanjahu)

Benjamin NETANJAHU (hebree בנימין נתניהו; kromnomo Bibi; naskita en 1949 en Tel-Avivo) estas la ĉefministro de Israelo.

Benjamin Netanjahu
בנימין נתניהו
Ĉefministroj de Israelo
Benjamin Netanyahu 2018.jpg
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1949
en Israelo Tel Aviv, Israelo
Religio judismo
Etno judoj [#]
Lingvoj angla lingvofranca lingvohebrea lingvo [#]
Loĝloko Beit Aghion • CezareoJerusalemo [#]
Ŝtataneco Israelo [#]
Alma mater Massachusetts Institute of Technology (MIT)
Harvard University
Partio Likud
Subskribo Benjamin Netanjahu
Familio
Patro Benzion Netanyahu [#]
Gefratoj Jonatan Netanjahu • Iddo Netanyahu [#]
Edz(in)o Sara Ben-Arci (1991–nuntempo)
Fleur Cates (1981–1984)
Miriam Weizman (1976–1978)
Infanoj Yair Netanyahu • Avner Netanyahu • Noa Roth [#]
Parencoj Nathan Mileikowsky • Shmuel Ben-Artzi • Elisha Netanyahu • Nathan Netanyahu • Shoshana Netanyahu [#]
Profesio
Alia nomo Ben Nitay [#]
Okupo politikistodiplomato • ŝtatreprezentanto • militisto • politikologo • politika verkisto [#]
Laborkampo politiko de Israelo [#]
Aktiva en Jerusalemo [#]
Aktivaj jaroj 1967– [#]
Verkado
Verkoj A Place Among the Nations ❦
Fighting Terrorism [#]
Oficiala retejo https://www.netanyahu.org.il/ [#]
Ĉefministro de Israelo
Dum 20-a de decembro 2005 -
Antaŭulo Ehud Olmert
9-a ĉefministro de Israelo
Dum 18-a de junio 1996 - 6-a de julio 1999
Antaŭulo Ŝimon Peres
Sekvanto Ehud Barak
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Li studis en Usono, kie lia patro estis universitata docento; soldatservis en la israela elittaĉmento Sajeret Matkal de 1967 al 1972, poste studis ĉe la fama Masaĉuseca Instituto de Teknologio (angle Massachusetts Institute of Technology).

Netanjahu, kiu apartenas al la konservativa partio Likud, estis ĉefministro de Israelo de la aprilo de 1996 al la majo de 1999.
Kiel ĉefministro li intertraktis kun la palestina gvidanto Jaser Arafat la interkonsentojn de Wye, kvankam li ne apogas estontigon de palestina sendependa ŝtato.

La 14an de majo 2018 la malfermo de la ambasado de Usono en Jerusalemo
Netanjahu kun Prezidento de Usono Donald Trump en Jerusalemo, majo 2017
Netanjahu kun Prezidento de Ukrainio Petro Poroŝenko, 24an de januaro 2018

Post ke Ehud Barak venkis lin en la baloto de 1999 Netanjahu dumtempe retiriĝis en privatecon.

En 2002, post kiam la Laborista Partio forlasis la registaron, la ĉefministro Ariel Ŝaron proponis al Netanjahu la nune vakan postenon de ministro pri eksterlandaj aferoj. En 2003 li fariĝis ministro pri financo en la ĵuse kreita Ŝaron-koalicio.

Netanjahu verkis plurajn librojn, inter kiuj Durable Peace (Longdaŭra paco), Fighting Terrorism (La kombatado kontraŭ terorismo), A Place Among The Nations (Loko inter la nacioj).

Netanjahu estis elektita por esti ĉefministro de Israelo en 2009.

Lian fraton Jonatan (Joni) oni mortigis dum la atako por savi la israelajn ostaĝojn en Entebbe (1976).