Binningen BL

komunumo de Svislando
Binningen
Blazono de Binningen
Kastelo Binningen
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Arlesheim
Koordinatoj  47° 32′ 0″ N 7° 34′ 0″ O / 47.53333 °N, 7.56667 °O / 47.53333; 7.56667 (mapo)Koordinatoj: 47° 32′ 0″ N 7° 34′ 0″ O / 47.53333 °N, 7.56667 °O / 47.53333; 7.56667 (mapo)
Areo 4,43 km²
Alteco 292 m super marnivelo
Poŝtkodo 4102
Komunumkodo 2765
Mapo de Binningen
vdr

Pri la komunumo redakti

Binningen estas urbo en la distrikto Arlesheim en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 14533 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Binningen situas en Leimenvalo ĉe la bordo de la rivero Birsig, sudoriente de Bazelo, al kies proksima aglomeraĵo ĝi apartenas. La urbo apenaŭ disponas pri propra industrio kaj estas ĉefe loĝloko de homoj, kiuj laboras en Bazelo.

Najbaraj komunumoj redakti

La urbo Binningen limas en sudo al Bottmingen, en sudokcidento al Oberwil, en okcidento al Allschwil kaj en nordo kaj oriento al la urbo Bazelo.

Trafiko redakti

Binningen estas konektita kun la tramreto de Bazelo per la tramlinioj 2, 10 kaj 17. La linio 2 apartenas al la kompanio Basler Verkehrsbetriebe kaj la linioj 10 kaj 17 al Baselland Transport AG. Krome la urbo ankaŭ estas servata de diversaj buslinioj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Binningen datiĝas el la jaro 1004 jam per la hodiaŭa formo de la nomo Binningen.

Ĝis la jaro 1837 Binnigen estis kunigita kun la najbara komunumo Bottmingen. Dum la 19-a jarcento la komunumo komplete kunkreskis kun la urbo Bazelo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti