Biobrulaĵo estas energifonto, ĉefe el diversaj plantopartoj. Ĉefaj tipoj estas bioetanolo kaj biodizeloleo.

Sukerkano povas esti uzata kiel brulaĵo aŭ manĝo.
Volvo FlexiFuel S40 de 2005 estis unu el la unuaj aŭtoj flekseblaj pri brulaĵaj. Ĝi estis ofertita sur la Eŭropa merkato.
En iuj landoj biodizeloleo estas malpli multekosta ol kutima dizeloleo.
Informo sur pumpilo en Kalifornio.
Duktoj portantaj biogason.

Historio redakti

La Otto-motoro de Nikolaus Otto estis planita por uzo de etanolo. La motoro de Rudolf Diesel estis pelita per arakida oleo. Kiam nafto – kies energidenso estas pli granda ol tiu de biobrulaĵoj – iĝis pli facile akirebla, tiam biobrulaĵoj malgraviĝis.

Post la naftokrizo de la 1970-aj jaroj, denove oni komencis eksperimentojn kun biobrulaĵoj. En Brazilo oni uzas etanolan biobrulaĵon jam ekde la 1970-aj jaroj pro malabundo de nafto en la lando. En 2006 la uzo de bioetanolo atingis 45% en la lando.

Pro la tutgloba varmiĝo, biobrulaĵoj daŭre graviĝis en la 2000-aj jaroj, sed tio kelkfoje kaŭzis enorman prezaltiĝon de homaj nutraĵoj. En Meksiko okazis tumultoj pro plikostiĝo de la tortiljo (pro uzo de maizo por bioetanolo).

Duboj redakti

Laŭ kalkuloj, se en Usono oni uzus la tutan maizan rikolton por produkto de bioetanolo, tio povus anstataŭigi nur 2,4% de la naftobrulaĵoj. Alia damaĝo okazas, kiam oni dehakas arbarojn por kreskigi tie plantojn.

Pluaj esploroj montris, ke kalkulinte la brulaĵojn uzatajn por produktado de bioetanolaj plantoj (semado, sterkado, rikolto, produktado de etanolo ks.), oni apenaŭ gajnas biobrulaĵon.

Pluaj evoluaj direktoj estas la produktado de biobutanolo, la uzo de celulazaj defalaĵoj aŭ algoj kiel krudmaterialoj.

Politikaj kalkuloj redakti

Fine de la 1990-aj jaroj, komence de la 2000-aj jaroj, politikistoj vidis bonan solvon en la produktado de biobrulaĵoj por malgrandigi la troproduktadon de agrikulturaj produktoj en Norda Ameriko kaj Eŭropo. Tial politiko subvenciis biobrulaĵojn.

Vidu ankaŭ redakti