Bioniko estas la branĉo de scienco, kiu okupiĝas pri kreado de sintezitaj sistemoj parte bazitaj sur ecoj de vivaj organismoj. Ĝi celas ellaboron de utilaj, artefaritaj maŝinoj kaj sistemoj (dum la kibernetiko analizas konduton de la vivestaĵoj) laŭ miliardjaraj spertoj de la naturo.

Historio de la bioniko en helpo de la homa korpo redakti

  • 1504: unua protezo el fero, kun moveblaj fingroj
  • 1666: sangotransverŝo inter du hundoj
  • 1807: unua endoskopo
  • 1822: unua sukcesa haŭta transplantado
  • 1847: arĝenta amalgamo en la dentoŝtopado
  • 1883: Ringier-solvaĵo por vivteno de histoj ekster la korpo
  • 1888: unua kontaktlenso
  • 1905: homa sangotranverŝo
  • 1928: fer-pulmo
  • 1943: reno-dializa maŝino
  • 1951: unua artefarita kardiovalvo
  • 1956: unua sukcesa mjelo-transplantado
  • 1963: unua hepatotransplantado
  • 1967: unua kortransplantado
  • 1982: enplantado de la unua artefarita koro
  • 1998: transplantado de homa mano

Vidu ankaŭ redakti