Bioresonanco-terapio, ankaŭ konata sub la nomo MORA, estas pseŭdoscienca medicina koncepto, derivata de la elektromagneta terapio. Bioresonanco-terapio estas parto de alternativa medicino.

Historio redakti

Bioresonanco-terapio estis inventita en Germanio en la jaro 1977 fare de Franz Morell kaj lia duonpatro, inĝeniero Erich Raschebut. Komence ili nomis ĝin "MORA-terapio", pro la komencaj literoj en MOrell kaj RAsche. Iuj el la aparatoj enhavas elektronikan cirkviton, kiu mezuras haŭtan reziston, similan al la E-metro (aparato 'radionics') uzata de scientologio, kiun la kreintoj de la bionrezonaco esperis plibonigi. Franz Morell estis membro de la eklezio de scientologio[1][2].

Praktikantoj de biorezonanco diras, ke ili povas detekti diversajn malsanojn kaj malvirtojn. Ili kredas, ke bioresonanco similas al iuj konceptoj en Tradicia Ĉina Medicino, precipe akupunkturo.

Sciencaj kritikoj redakti

Ne havante sciencan eksplikon pri kiel biorezonanco-terapio povas funkcii, esploristoj klasifikis biorezonancon kiel pseŭdosciencon[3]. Sciencaj studoj montris neniujn pli bonajn efikojn ol placebo.

Okazis fraŭdoj en la interreto, ekzemple praktikisto, kiu faris falsajn deklarojn, ke li povus kuraci kanceron, kaj ke klientoj devus rezigni al praktikoj kiel kemioterapio aŭ kirurgion, rekomendita de kuracistoj. Ben Goldacre ridindigis la BBC kiam ili raportis, ke li povus konvinki 70% de siaj klientoj ĉesi fumi, pli bonan rezulton ol iu ajn alia konvencia terapio.

En Usona manĝaĵa kaj droga administracio klasifikis aparatojn, kiuj uzas haŭtrezistan mezuradon por diagnozi kaj trakti diversajn malsanojn kiel llasajn III-aparatojn, kiuj unue devas esti aprobataj de la FDA por merkatado[4]. La FDA malpermesis la merkatadon de tiaj aparatoj en Usono kaj sankciis multajn komercistojn de tiaj aparatoj ĉar ili faris falsajn deklarojn pri la sanaj avantaĝoj de tiuj aparatoj[5].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (angla) Bioenergetic Medicine - FAQ
  2. (angla) Scientology und die Bioresonanztherapie Arkivigite je 2019-03-17 per la retarkivo Wayback Machine (PDF; 21 kB) Aktion Bildungsinformation e. V.
  3. (angla) E. Ernst: Bioresonance, a study of pseudo-scientific language. In: Forschende Komplementarmedizin Und Klassische Naturheilkunde = Research in Complementary and Natural Classical Medicine, en: Forschende Komplementarmedizin Und Klassische Naturheilkunde = Research in Complementary and Natural Classical Medicine, Vol. 11, n-ro. la 3-an de Junio 2004, ISSN 1424-7364, paĝoj 171–173, doi:10.1159/000079446, PMID 15249751.
  4. (en) Alan E. Smith (2007). „Bioresonance Therapy (BRT)”. UnBreak Your Health: The Complete Guide to Complementary & Alternative Therapies. Loving Healing Press. p. 29. ISBN 1-932690-36-0.
  5. (angla) „BioResonance Therapy”, Memorial Sloan-Kettering Cancer Center, la 29-an de majo 2012.