Arta muzeo de Birmingham

muzeo en Usono
(Alidirektita el Birmingham Museum of Art)

Fondita en 1951, la arta muzeo de Birmingham en Birmingham, Alabamo, Usono nuntempe havas unu el la plej ampleksaj kolektoj de artaĵoj en sudorienta Usono: temas pri pli ol 24 000 pentraĵoj, skulptaĵoj, presaĵoj, desegnaĵoj kaj objektoj de dekoraciaj artoj reprezentante multnombrajn diversajn kulturojn, inkluzive de aziaj, eŭropaj, afrikaj kaj amerikaj, interalie de Antaŭkolumba Ameriko, do de la indiĝenaj popoloj de la kontinento. Inter aliaj kulminaĵoj, la muzea kolekto de azia arto estas konsiderita la plej bona kaj plej kompleta en sudorienta Usono, kaj la kolekto de vjetnamaj ceramikaĵoj ankaŭ estas unu el la plej bonaj en Usono. La Muzeo ankaŭ estas hejmo de konsiderinda kolektaĵo de pentraĵoj, skulptaĵoj kaj dekoraciaĵoj el la eŭropa renesanco kaj baroko, de la malfrua 13-a jarcento ĝis ĉirkaŭ la jaro 1750, kaj la kolekto de 18-jarcentaj eŭropaj ornamaj artaĵoj inkludas superajn ekzemplojn de angla ceramiko kaj franca meblaro.

Arta muzeo de Birmingham
arta muzeo
Lando Usono vd
Situo Birmingham
Adreso 2000 Rev Abraham Woods Jr. Blvd., Birmingham, AL 35203
Estiĝo 1951
Direktoro Graham Boettcher
Koordinatoj 33° 31′ 19″ N, 86° 48′ 37″ U (mapo)33.5219-86.8102Koordinatoj: 33° 31′ 19″ N, 86° 48′ 37″ U (mapo)
Arta muzeo de Birmingham (Alabamo)
Arta muzeo de Birmingham (Alabamo)
DEC
Arta muzeo de Birmingham
Arta muzeo de Birmingham
Situo de Arta muzeo de Birmingham
Map
Arta muzeo de Birmingham
Retpaĝo https://www.artsbma.org/
vdr
enirejo Oscar Wells al la muzeo

La muzeo estas posedata fare de la grandurbo Birmingham kaj ampleksas areon de 16 000 kvadrataj metroj en la koro de la urba kultura distrikto.

Eksteraj ligiloj redakti