Birth of the Cool estas ĵazalbumo de Miles Davis, kiu lokas ĉe la transiro de bibopo al malpasia ĵazo. Ĝin muzikis la tiel nomata Capitol Orchestra kunlabore kun aranĝisto Gil Evans.

Graveco redakti

Davis opiniis pri la sonregistraĵoj en sia aŭtobiografio: „Ni ludis nin iomete pli milde en la orelojn de la homoj ol BirdoDizzy, moviĝis en direkton al ĉefstilo. Estis nenio plu.“[1]. Kontraŭe tion taksis Joachim Ernst Berendt: „Per ĉi tiuj pecoj estis venkigita sonbildo, kiu efikis skoloforma sur la tuta evoluon de la malvarmeta ĵazo“.[2]Grava, eĉ „programa konceptalbumo“ Birth of the Cool fariĝis tamen nur en la ĵazhistoria retrorigardo. [3] Ĉar kiel diskego la titoloj nur aperis, post kiam la malpasiaj registraĵoj de Davis el la mezo de la 1950-aj jaroj estis surmerkate. Tamen ili treege influis la okcident-marbordan ĵazon.[4]

„Aldone al rafinitaj aranĝaĵoj ĉi tiuj numeroj entenis la plej certajn soloojn de Davis, kiujn ĝi ĝis tiu ĉi momento surdiskigis“, skribis lia biografiisto Eric Nisenson[5]. Laŭ Nisenson Davis tiam eltrovis sian stilon; la sonregistraĵoj aperis kiel Birth of the Cool. La etikedo malpasia dum kelka tempo gluiĝis je Davis: „Mi neniam komprenis, kial tio estis nomata tiel; mi kredas, tio kion ili vere volis esprimi, estas milda sono – ne tiel trapenetra,“ rimarkis Davis.[6]

La albumo redakti

La albumo publikigita en 1957 entenas 11 muzikpecojn. Komence Capitol Records publikigis sur ŝelakdisko ok el la titoloj, kiuj estis registritaj je du datoj en 1949 kaj 1950; tiuj ok pecoj jam en 1953 aperis kiel vinila disko. En 1971 la eldonejo almetis je la noveldono de la albumo la titolon „Darn That Dream“ (kun kantisto Kenny Hagood), kiun ĉiuj postaj eldonoj entenas.

Capitol-Orchestra kunigis unuaflanke bibopdevenajn nigrulajn muzikistojn kaj aliaflanke blankulajn muzikistojn devenaj el la ĵazbandego de Claude Thornhill. Ĉi tiu bando de Davis ludis unuafoje aŭguston kaj septembron de1948 dum du semajnoj en "Royal Roost". Poste ili ankaŭ ludis en Clique Club. La grupo ekonomie tamen malsukcesis kaj malfondiĝis en 1950.

Al la instrumentaro de ĉi tiu bando, kompilita sekve de konsilo de Gil Evans laŭ la sonkoloroj, apartenis krom trumpeto (Davis), aldosaksofono (Lee Konitz), baritonsaksofono (Gerry Mulligan), trombono ( J. J. Johnson resp. Kai Winding), piano (John Lewis resp. Al Haig), kontrabaso (Al McKibbon, Joe Shulman resp. Nelson Boyd) kaj frapinstrumentaro (Max Roach resp. Kenny Clarke) ankaŭ korno (parte Gunther Schuller) kaj tubjo (John William Barber) kiel melodia instrumento. Tiamaniere povis ekesti strange ŝvebantaj, misteraj sonoj[7] La blovinstrumentoj ludis laŭ la aranĝaĵoj ofte memstaraj voĉojn. Sed se ili kuniĝis, la voĉoj paralelis, tamen en sestonaj akordoj, tiam tre malkutimaj en ĵazo. La muzikistoj ludis malpezajn, senvibrajn tonojn. Deire de la estetiko kreita por Claude Thornhill, kiun transprenis ĉi tiu orkestro, ekestis strange enfermiĝema muziko. Aparte en la aranĝaĵoj de Gil Evans orelfrapas polifoniaj pasaĵoj; Mulligan jam eksperimentis ( en „Jeru“) per taktŝanĝoj. La plej pionira komponaĵo „Israel“, polifonia bluso, devenas de Johnny Carisi, lernanto de Stefan Wolpe.

Pli novaj eldonoj redakti

La lumdisko Complete Birth of the Cool de 1998 enhavas krom la Sonne prilaboritaj originalaj titojn pluajn sonregistraĵojn de la naŭopo de la 4-a kaj la 18-a de septembro 1948; ĉi tiuj origine ekestis por radioelsendo de Symphony Sid en Royal Roost. Ili ankaŭ aperis aparte sub la titolo Real Birth of the Cool aŭ kiel Cool Boppin´[8]).

Pro la alta graveco de ĉi tiu albumo por la ĵazo sonreĝisoro Rudy Van Gelder, konata pro siaj multaj sonregistraĵoj de ĵazo, entreprenis denovan ciferecigon de la originalaj sonregistraĵoj. Tiu ĉi lumdisko aperis en 2000 sub la nomo Birth of the Cool - The Rudy Van Gelder Edition ĉe eldonejo Blue Note Records.

Novregistradoj de la aranĝaĵoj redakti

En 1991 Gerry Mulligan decidiĝis, denove vivigi la aranĝaĵojn; Miles Davis evidentiĝis interesita, tamen la sonregistraĵoj por Re-Birth of the Cool okazis nur post lia morto. John Lewis kaj Bill Barber partoprenis kiel anoj de la originala bando, krome Wallace Roney, Phil Woods, Dave Bargeron, John Clark kaj la ritmogrupo de Mulligan. La novinterpretadoj de la unuopaj pecoj ne plu devis orientiĝi je la unupecaj diskoj, tiel ke oni ankaŭ registris pli longajn soloojn.[9].

Joe Lovano prezentis sur sia albumo Streams of Expression en 2006 tri el la aranĝaĵoj (Move, Moon Dreams kaj Boplicity), kiu estis transskribitaj por pli konvencia kaj iomete pli granda instrumentaro kaj enigita en nova suito de Gunther Schuller nome Birth of the Cool, kiu tenas harmonie ege pli komplikajn strukturojn ol la originalo.[10]

Muzikpecoj sur la originala albumo redakti

  1. Move (Denzil Best) (2:32)
  2. Jeru (Gerry Mulligan) (3:10)
  3. Moon Dreams (Chummy MacGregor, Johnny Mercer) (3:17)
  4. Venus de Milo (Mulligan) (3:10)
  5. Budo (Miles Davis, Bud Powell) (2:32)
  6. Deception (Davis) (2:45)
  7. Godchild (George Wallington) (3:07)
  8. Boplicity (Cleo Henry kiel kaŝnomo de Davis kaj Gil Evans) (2:59)
  9. Rocker (Mulligan) (3:03)
  10. Israel (Johnny Carisi) (2:15)
  11. Rouge (John Lewis) (3:13)
  12. Darn That Dream (Eddie DeLange, Jimmy Van Heusen) (3:26)

Datoj de la sonregistradoj redakti

Sonregistrite en Novjorko

1, 2, 5, 7 — 21-an de januaro 1949

4, 8, 10, 11 — 22-an de aprilo 1949

3, 6, 9, 12 — 9-an de marto 1950

Aranĝaĵoj redakti

1, 5, 11 — John Lewis

2, 4, 6, 7, 9, 12 — Gerry Mulligan

3, 8 — Gil Evans

10 — Johnny Carisi

Referencoj redakti

  1. Miles Davis, Die Autobiographie, Hamburgo 1993, p. 143
  2. Joachim E. Berendt, Das Jazzbuch. Von Rag bis Rock. Fischer Taschenbuch, Frankfurto ĉe Majno 1973, S. 97
  3. Ralf Dombrowski, Basis-Diskothek Jazz. Reclam-Verlag, Stutgarto 2005, p. 67
  4. Scott Yanow Jazz: A Regional Exploration Westport CT 2005, S. 141
  5. Eric Nisenson, Miles Davis. Round About Midnight: Ein Porträt Wien 1985, P. 78
  6. cit. laŭ Nisenson, p. 78.
  7. Andre Asriel, Jazz. Aspekte und Analysen. Lied der Zeit Musikverlag, Berlino 1986, p. 187
  8. Lige kun ses pecoj de la bando de Tadd Dameron kun Miles Davis, inter ili la titoloj Good Bait, Focus, Webb´s Delight kaj Cashbah
  9. Komp. Scott Yanow: Re-Birth of the Cool
  10. Will Layman J. Lovano: Streams of Expression (detala recenzo anglalingva)