Biskupice (distrikto Svitavy)

municipo en Ĉeĥio, en distrikto Svitavy
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Biskupice

Vilaĝo Biskupice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en subregiono Malá Haná, valo de rivereto Jevíčka, 4 km nordoriente de urbo Jevíčko. Proksime situas ruinoj de burgo Plankenberk. Vivas ĉi tie 456 loĝantoj (2023).

Biskupice
germane Biskupitz
municipo
Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo en Biskupice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Biskupice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Jevíčko
Historia regiono Moravio
Montaro Drahana montetaro
Memorindaĵo Biskupice kastelo
Rivero Biskupický potok
Situo Biskupice
 - alteco 352 m s. m.
 - koordinatoj 49° 38′ 44″ N 16° 45′ 31″ O / 49.64556 °N, 16.75861 °O / 49.64556; 16.75861 (mapo)
Areo 11,1 km² (1 110 ha)
Loĝantaro 456 (2023)
Denseco 41,08 loĝ./km²
Unua skribmencio 1262
Plej facila aliro al Plankenberk
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 43
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 572519
Katastraj teritorioj 2
Partoj de vilaĝo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Biskupice (Svitavy District)
Retpaĝo: www.biskupice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jevíčko, Kladky, Březinky, Chornice, Jaroměřice kaj Víska u Jevíčka.

Partoj de municipo redakti

  • Biskupice
  • Zálesí

Historio redakti

La unua skriba mencio pri Biskupice devenas el la jaro 1262, kiam episkopo Bruno el Olomouc donacis la vilaĝon al kanonikaro de Olomouc. En la jaro 1361 aĉetis la vilaĝon markgrafo Jan, frato de la reĝo Karolo la 4-a. Oriente de Biskupice Jan konstruigis fortan burgon Plankenberk. Filoj de Jan Jošt kaj Prokop post morto de la patro ege interkverelis pri havaĵo kaj la burgo kaj vilaĝoj en ĉirkaŭaĵo pro tio tre suferis.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869898
1880913
1890861
1900774
1910822
1921775
JaroLoĝantoj
1930749
1950580
1961606
1970631
1980558
1991464
JaroLoĝantoj
2001442
2014439
2016437
2017448
2018449
2019466
JaroLoĝantoj
2020476
2021470
2022456
2023456

Memorindaĵoj redakti

Kastelo en Biskupice redakti

Vojtěch Libštejnský el Kolovraty konstruigis en la jaroj 1713 - 1716 sur loko de difektiĝita fortikaĵeto barokan kastelon. Ĝi estas triala, duetaĝa, simpla kun portalo, oblongaj fenestroj kaj interne kun krucaj volboj. Nuntempe la kastelo estas privata propraĵo kaj en ĝi estas loĝejoj kaj dancsalono.

Preĝejo redakti

Baroka preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo sur loko, kie origine situis malgranda gotika kirko kaj tombejo, estis konstruita en la jaroj 1770 - 1775. La presbiterejo estas origina, oblonga, poligone fermita kun apogpilieroj, la navo estas ankaŭ oblonga, sur okcidento estas turo membrigita per pilastroj, sur norda flanko troviĝas oblonga portalo kaj apud la presbiterejo sakristio kun oratorio. Sur suda flanko situas poligona kapelo. Ekipaĵo estas el tempo de preĝeja rekonstruo, sur la ĉefa altaro estas bildo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo de Krepp el la jaro 1726. Kvar sonorilojn, kiuj ĉi tie estis, oni forprenis por militaj celoj.

Ruinoj de burgo redakti

Proksimume 2 km oriente de Biskupice, kaŝita inter arbarriĉaj montetoj, situas estinta forta burgo Plankenberk, kiu gardis vojon el Olomouc al Malá Haná laŭlonge de la rivereto Nectava. Pri ruinoj de la burgo oni rakontis, ke tie oni timigas. Ĉiam noktomeze en la burgo aŭdiĝis granda brubato kaj poste estis aŭdebla bruo de batalantaj kavaliroj. Foje vizitis nokte la burgon arbargardisto. Atakis lin tie granda fajra taŭro kaj la arbaristo devis rapide fuĝi. De post tiam en la burgo jam oni ne timigas.

Hrubé kolo redakti

Tuj super Biskupice troviĝas pratempa opidumo, kiu pro sia formo estis nomita "Hrubé kolo" (Kruda Rado). Ĝi havas formon de elipso kaj estas ĉirkaŭigita per fosaĵo kaj malalta remparo. Verŝajne ĉi tie loĝis popolo de kulturo el Jevišovice. Bedaŭrinde arĥeologiaj trovaĵoj ĝis nun estis nur malmultaj.

Statuo de Sankta Floriano redakti

Statuo de Sankta Floriano devenas verŝajne el la jaro 1726, kreis ĝin nekonata aŭtoro kaj troviĝas apud la preĝeja ŝtuparo.

Statuo de Sankta Johano Nepomuka redakti

Statuon de Sankta Johano Nepomuka elhakis ĉirkaŭ la jaro 1767 ankaŭ nekonata skulptisto. Ambaŭ kreaĵoj, statuo de Sankta Floriano kaj statuo de Sankta Johano Nepomuka estis grave damaĝitaj per muskoj kaj likenoj kaj per influo de la vetero. Renovigis ilin en sia ateliero akademia skulptisto Martin Kovařík. Statuo de Johano Nepomuka estis nove lokigita sur vilaĝplaco.

Bibliografio redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti