Bismarck-fontano (Arnstadt)

La Bismarck-fontano en Arnstadt faritis de Georg Wrba en 1909. La plej granda puto de la urbo arte estis tre altvalora, sed malkonstruitis dum la Dua mondmilito. Ĝis 2006 ĝi restaŭritis kaj estas ankoraŭ formetita en deponejo. Nuntempe (stato: somere 2013) planoj por restarigo konkretiĝas; disputatas tamen pri la loko, ĉu originloke ĉu alie.

Historio redakti

1901 ĝis 1943 redakti

En 1901 donacis anonimulo 5000 markojn por starigenda giganta fontano omaĝe al la kanceliero Otto von Bismarck, kiu deklaritis honora civitano de Arnstadt en 1895.

La burĝa societo de la urbo ekde 1902 kolektadis monon samcelen. Post pozitiva decido de la urba konsilantaro, urbestro Bielfeld kaj prizorga komisio sin direktis al la dresdena artisto Georg Wrba en 1908 kaj petis planojn. La artisto konsentis diranta: "Mi faros fontanon por la urbo, kiel eble plej belan laŭ miaj fortoj." Mallonge pli malfrue li asertis: "Mi estas plananta fontanon, kia ne ekzistas ankoraŭ ie, komplete nova ideo aparte por Bismarck-fontano".

La priskribo de la monumenta fontano tekstis: "Bazo de la verko estu Regna arbo. El akvopelvo el turingia konkokalko estos ŝafto kun 24 branĉoj, kiu dividiĝas en po 8 vicoj kaj 3 subvicoj. Ĉiu branĉo portas antaŭe la blazonon de germana federacia lando (tiam estis 24 landoj en Germanio). Sur la pinto de la fontano troviĝas kvar grandaj blazonoj de: Germana Imperiestra Regno, Schwarzburg-Sondershausen, Alzaco-Loreno kaj Arnstadt. Branĉoj flankiĝantaj meze tenas reliefon de Bismarck koronanta la tutan fontanon. El ĉiu de la 16 supraj branĉoj elfluas akvostrietoj en la centran pelvon, dum kvar akvoŝprucaĵoj el la malsupraj branĉoj verŝiĝas en la antaŭan pelvon. Tion portas kun la blazonoj ok senvestaj knaboj, figuroj simbolaj por la germana junularo".

Sume estis do 132 akvostrioj el la Regna arbo. Laŭ malnova legendo pri "kantanta arbo" la tube supreniranta akvo estigu kantosonon. La puto estis alta je 4,80 m kaj larĝa je 4,35 m. Ĝi estis muntita en kelkaj tagoj post la fino de la meto de fundamentoj ŝtonaj. Faris la imponan bronzan plastikon artgisejo de Dresdeno, kie ĝi elmontriĝis publike antaŭ la transporto al Arnstadt. La kostoj je 15.000 markoj tute estis kovritaj per mondonacoj.

La 2-an de septembro 1909 okazis inaŭguro de la fontano en la ĉeesto de profesoro Wrba, ĉe la nordorienta angulo de la centra bazarplaco.

De 1943 ĝis nun redakti

La fontano postvivis, malgraŭ la metala manko, ambaŭ mondmilitojn. Tamen ĝi estis malmuntita en 1942 (aŭ 1943) pro la bombardoj kaj formetita en garbejon. La restinta putopelvo estis forigita dum la 1950-aj jaroj. La unuopaj pecoj migradis de unu deponejo al la alia; la knabaj figuroj troviĝis parte en muzeoj. Okulfrapa estis la bronza genealogia arbo por komercisto de malnova feraĵo, kiu publikigis sian trovon. En 1991 la urba konsilantaro decidis refari la monumenton. Por tio oni ankaŭ petis ekspertizojn al fakuloj. Günter Kloss, la biografisto de Wrba, tiel opiniis en 1998: "El ĉiuj Bismarck-putoj en Germanio la arnstadt-a estas la plej neordinara." S-ino Ruth Menzel (Erfurto) substrekis la apartan artistan efekton, kiu pozitive kontribuis al la urbaniza atmosfero de la urbokerno "ne laste per sia populareco kaj proksimeco ĉe la homoj, sia ludemeco kaj distreco." La societo Kultur- und Heimatverein Arnstadt e.V. ankaŭ subtenis la restarigon de tioma kulturhistoria atestilo.

Decido konsilia de 2001 ripetis la restarigajn planojn kaj proponis la okcidentan flankon de la bazarplaco kiel novan lokon. Tiel oni evitus ĝenon de la Bach-monumento , kio okazus se la fontano estus starigita sur la origina loko. En 2001 grupiĝis la societo Arnstädter Brunnenverein e.V., kiu ekresponsis por la kolektado de mondonacoj. La forĝisto Ulf Gerlach faris la rekunmeton de la fontano en sia ateliero en Luisenthal kun la erfurta metalaĵrestaŭristo Bernhard Mai. En 2006 la renaskita fontano por la unua fojo prezentiĝis al la homoj en halo de elektra centralo en Arnstadt okaze de la Tago de la malfermitaj monumentoj. Tamen ĝi ĝis hodiaŭ ne estas starigita ie.

Kvereloj akriĝis pro la kritiko de Bernd Göbel, kreinto de la Bach-monumento sur la bazarplaco. Interalie li diris ke restus ankaŭ jure por sia en 1984 starigita monumento la rajto resti sole: la monumento efikus nur sur certa loko. Pri tio li kaj la mendintoj tiam interkonsentus[1].

Literaturo redakti

  • L. Steinich, R. Helmboldt: Der Arnstädter Bismarck-Brunnen anläßlich seines geplanten Wiederaufbaus. AVAU 12 (2002), S. 178-196
  • Bismarckbrunnen in "Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Lexikon. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt". Hrsg. A. Kirchschlager, U. Lappe, P. Unger. Verlag Kirchschlager Arnstadt, 2003. ISBN 3-934277-07-1. ISSN 1611-9215
  • Bismarkbrunnen zu Arnstadt. Brunnendenkmal von Georg Wrba. Faltblatt des Arnstädter Brunnenvereins e.V., 2004/2009
  • Der Arnstädter Bismarck-Brunnen ist zum Denkmaltag zu sehen. Amtsblatt des Ilmkreises. 4. Jahrgang, Nr. 10/06, 22. August 2006

Eksteraj ligiloj redakti

Subnotoj redakti