Bismarck-turo (Hildburghausen)

La Bismarck-turo de Hildburghausen staras sur la urba monto Stadtberg de la eksa rezideja urbo Hildburghausen, Germanio.

Bismarck-turo en Hildburghausen

Planado kaj konstruoRedakti

La jaron 1882 la loka plibeligsocieto konstruigis urbomontan turon (germane: Stadtbergturm) je alteco de 496 metroj. Skizojn faris la loka artisto Plato Ahrens, la laborojn plenumis la loka firmao Siegmund Leffler. Konstrumaterialoj estis kalkbrikoj, la malantaŭo estas de brikoj stxonaj. Sume ĝi kostis 4000 markoj. Ebligis la tuton ekskluzive privataj donacoj. Eĉ firmaestro Leffler rezignis grandparte pri la pago de la laboroj.

AlinomoRedakti

En la 1.4.1905, okaze de la naskiĝtaga datreveno 90-a de kanceliero Otto von Bismarck la turo alinomitis oficiale kaj ricevis iluminebligan fajropelvon gisferan. Miksaĵo el torfo kaj petrolo ebligis bruligon de flamoj inter 3 kaj 5 metroj altaj dum du horoj.

PriskriboRedakti

La 15 metrojn alta belvidturo kun iluminiĝebleco faritis en la formo de ronda gvatturo. Tra sep ŝtupoj de liberaera stxuparo oni atingas la rondarkan turenirejon kun metala turo ĉe la flanko nordorienta. Tra la pordo oni eniris salonon en diametro de 4,20 metroj. Sur helika ŝtuparo (20 ŝtupoj de ŝtono) oni atingas la Bismarck-memorsalonon kun kvar koloraj vitraloj, kies randojn formas malhelaj ŝtonoj. Alia ŝtuparo (22 ŝtupoj) kondukas al la tura ĉambro en la etaĝo dua kun kvar panoramaj balkonoj. Post la grimpado de aliaj 21 ŝtupoj metalaj oni estos sur la t.n. Pinakla belvidplatformo en diametro de 4,20 m sur la turkapo. La elirejo troviĝas okcidente.

HistorioRedakti

En 1908 oni aldonis je la maldekstra flanko de la enirejo bronzan Bismarck-reliefon, kiun faris la skulptisto Ferdinand Lepcke el Berlino, senkoste ĉar lia patrino originis el Hildburghausen. En 1909/10 eblis lupreni la ŝlosilon por la turo en la najbaraj gastejoj Zur schönen Aussicht kaj Schulersberg. Post la Dua mondmilito la konstruaĵo ne estis alirebla. Restaŭrado estis nur en 1957.

En 1967 la regiono sur la urba monto deklaritis barita zono fare de la sovetiaj okupantaj trupoj. Ĝi servu kiel granda radarstacio por observi la aerspacon. Tiam ankaŭ la Bismarck-reliefo perdiĝis. Sed en 1990 ĝi malkovritis en antikvaĵbrokantejo. La urbo tiam ne povis permesi al si aĉeti ĝin pro troa prezo, pluse la jura stato prie ne klaris. Inter aprilo 1990 kaj aŭgusto 1991 oni forigis la fajropelvojn. Ĝis la hejmenirado de la sovetiaj okupantoj en 1991 la zono restis malpermesita por la germanoj. Ekde 1997 komenciĝis la restaŭradlaboroj, denove financitaj plejparte fare de privatuloj.

Reinaŭguro solena okazis en la 3.10.1998 (sen reliefo kaj fajropelvoj). La reliefo originala muntitis inter 1999 kaj 2003 iom supre de la enirejo. Super la pordo ankaŭ videblas ŝtona blazono de la urbo kun la jarnombro 1882 meze. En la 17.11.2000 estis la fino de la tegmentnovkonstruoj; oni instalis veteraĉimunan spajron el ligno kun ŝtala konstruaĵaro. La 32 pinakloj konservitis. Nuntempe la konstruaĵo estas 19 metrojn alta. Tamen ankaŭ en 2015 restaŭradbezono restis.

FontoRedakti

Priskribo ĉe retpaĝaro specialigitaj pri Bismarck-turoj