Bismarka megalurulo

(Alidirektita el Bismarka makisbirdo)

La Bismarka megaluruloBismarka makisbirdo (Megalurulus grosvenori) estas birdospecio iam lokata en la familio de Silviedoj, lastatempe ne ŝajnas proksima rilata al la tipaj silvioj; probable ili apartenas al la ĵus agnoskata silvieca familio de Megaluredoj. Tiu specio estas endemia de la tre rare vizitataj altaj teroj de la insulo de Novbritio en Papuo-Nov-Gvineo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bismarka megalurulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Megaluredoj Megaluridae
Genro: Megalurulus
Specio: 'M. grosvenori'
Megalurulus grosvenori
(Gilliard, 1960)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu nebone konata specio estis dumlonge klasita kiel specio mankanta de informo fare de la IUCN, pro vera menko de fidinda informo pri ties distribuado kaj nombroj.[1] Ĉar oni ne vidis ĝin post ties malkovro en 1959, ĵusa pruvo sugestas, ke la habitatodetruo ĉe la Bismarkoj prezentas pli grandan riskon ol ĝis tiam supozate, kaj pro tio la Bismarka magalurulo estas listata kiel Vundebla en la ruĝa listo de 2008.[2] Oni supozas ke estas el 250 al 1,000 individuoj en teritorio de nur 440 km.

Megalurulus grosvenori estas konata nur el du specimenoj el la insulo de Novbritio, Papuo-Nov-Gvineo. Tiuj estis kolektita en 1959 en la Montoj Whiteman; post la elkolekto de la unua specimeno, oni trovis nur unu alian paron dum kvar tagoj de specifa serĉado. Aliaj historiaj kolektantoj kaj ĵusaj observantoj malsukcesis trovi tiun specion. Tamen tre malmultaj observantoj atingas la necesan altitudon kaj makisbirdoj estas sufiĉe kaŝemaj kaj rare estas vidataj sen alvoko. Tre verŝajne ĝi estas anstataŭata je pli malaltaj altitudoj de la Ruĝeca makisbirdo Ortygocichla rubiginosa kiu estis vidata ĝis 1,400 m kaj povus loĝi ankaŭ en Novirlando kvankam ĵusaj ekspedicioj malsukcesis trovi ĝin. Tiom alte la Bismarka makisbirdo ne riskas je senarbarigo, sed eble ja pro predado de enmetitaj mamuloj.

Notoj redakti

  1. BLI (2004)
  2. BLI (2008)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti