Bithynia et Pontus

Bithynia et Pontus estis provinco de la Romia Imperio, kiu instaliĝis dum la jaro 64 antaŭ Kristo.

la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus
Bithynia et Pontus, jen malhelruĝe akcentita

La provinco ampleksis la nordokcidentan, azian parton de la hodiaŭa ŝtato Turkio, tuj sude de la Nigra Maro. La Bosporo kaj la Marmora Maro, kiuj ankoraŭ hodiaŭ dividas la eŭropan parton de Turkio okcidente kaj al azian parton oriente, tiam dividis la provincon oriente de la najbara romia provinco Thracia okcidente. Sude la limoj de la provinco plurfoje iom ŝanĝiĝis: de okcidento al oriento en la sudo najbaris la pralandoj kaj romiaj provincoj Asia, Galatia kaj Cappadocia.

La nomo "Bithynia kaj Pontus" montras, ke la provinco havis du partojn: la okcidenta parto Bithynia (esperante Bitinio) antaŭ la konkero fare de la romia armeo estis sendependa antikva reĝolando, kaj la okcidenta parto Pontus (esperante Ponto kun majusklo) ekhavis sian nomon pro la proksima Nigra Maro, kiu latine nomiĝis Pontus Euxinus. Flanke necesas noti, ke historie la regiono Pontus kovris la tutan sudorientan marbordon de la nigra maro: la romianoj iom reorganizis kaj donis la orientan parton al la nova romia provinco Cappadocia.

Dum la provinca reorganizo de la romia imperio fare de la romia imperiestro Diokleciano la provinco dum la jaro 295 dividiĝis al novaj, pli etaj provincoj Bithynia, Paphlagonia kaj Diospontus (en tiu ordo de okcidento al oriento sude de la nigra maro). Ekde la jaro 395 la teritorio apartenis al la Bizanca Imperio, kiu komprenis sin en la tradicio de Romio. La ĉefurbo de la Bizanca Imperio, Konstantinopolo, troviĝis en Bithynia.