Bivako
Bivako estas ĉefe savloĝejo aŭ konstruaĵo, kiu devas en montaro servi kiel anstataŭo de kabano aŭ tendo en malfavoraj kondiĉoj.
PriskriboRedakti
Bivako estas portempa haltejo en sovaĝa tereno, ofte uzata de soldatoj, skoltoj, aŭ civilaj montogrimpistoj. En bivako, oni dormas en dormosako sen tendo, kelkfoje kun iaj strukturaĉoj de tigoj, rokoj, kaj/aŭ folioj, depende de la vetero kaj la prepariteco de la sinŝirmantoj.
Bivako en Hispaniaj Pireneoj apud monto Aneto
Roka bivako en Kreto
EtimologioRedakti
La vorto bivako devenas de la naciaj vortoj germane Biwak, pole biwak, france bivouac, angle bivouac ktp, kiuj devenas de la svisgermana Biiwacht, laŭvorte “apudgard(ej)o”.[1]
ReferencojRedakti
- ↑ Bivouac, n (angle). Oxford English Dictionary.
Eksteraj ligilojRedakti
- Leonard, Brendan. 9 Legendary Bivouacs (angle). Adventure Journal (2013-10-18). Arkivita el la originalo je 2021-01-21. Alirita 2020-10-19.