Bizanco (urbo)
Bizanco estas la antikva nomo de la moderna urbo Istanbulo en nuna Turkio. Bizanco estis originale koloniita de grekaj koloniistoj el Megara en jaro -667. Ĝi estis nomita laŭ la reĝo Bizantas.
La loko de la urbo logis Konstantinon kaj tial ĝi fariĝis la nova ĉefurbo de la imperio. Konstantino ĝin refondis en 330 kiel Konstantinopolon, ankaŭ konatan kiel “Nova Romo”.