Bjarne KALLIS estas svedlingva finna konservativa politikisto. Lia partio estas Nacia Koalicio. Antaŭe lia partio estis Sveda Popola Partio, sed ĉar li ekkredis, li ligis al Finnlanda Kristana Ligo. Li estis prezidanto de kristandemokratoj (ĝis 2001 nome Finnlanda Kristana Ligo) en 1995–2004. Li naskiĝis la 21-an de marto 1945 en Kokkola. En 2014 li anoncis, ke li movos al Nacia Koalicio. Li estis parlamentano de kristana ligo/kristandemokratoj en 1991–2011. En 2006 li estis prezidantkandidato de sia partio. Li ricevis proksimume 2,0 % el la voĉoj dum la dua periodo de tiu baloto. Por la dua periodo li apogis Sauli Niinistö-n. Antaŭ sia kariero en parlamento li estis instruisto kaj rektoro. Li efikis ankaŭ en lokpolitiko de Kokkola. Kallis loĝas plu en Kokkola. Li havas kvar infanojn. Lia edzino estas Runa Agneta Hanses ekde la jaro 1964. Elektodistrikto de Kallis estis Elektodistrikto de Vaasa.

Bjarne Kallis
Persona informo
Naskiĝo 21-an de marto 1945 (1945-03-21) (79-jaraĝa)
en Kokkola
Lingvoj finna
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Åbo Akademi
Okupo
Okupo politikisto
vdr