Bjarne Stroustrup
(Alidirektita el Bjarne STROUSTRUP)
Bjarne STROUSTRUP [BJA:ne STROŬstrub][1] (naskiĝis la 11-an de junio 1950 en Århus) estas informadikisto. Li konatiĝis precipe pro la kreado de la programlingvo C++. Li laboras kiel profesoro ĉe Teksasa Universitato A&M.
Bjarne Stroustrup | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de decembro 1950 (72-jara) en Arhuzo |
Lingvoj | angla • dana |
Loĝloko | Usono |
Ŝtataneco | Danio • Reĝlando Danio • Usono |
Alma mater | Kolegio Churchill • Universitato de Kembriĝo • Universitato de Arhuzo |
Okupo | |
Okupo | komputikisto • inĝeniero • programisto • verkisto • universitata instruisto |
Verkoj | C++ |
TTT | |
Retejo | https://stroustrup.com |
Ĝis 2002 li estris la esplorfakon pri grandskala programado de AT&T. Li gajnis multajn honorajn distingojn kaj verkis plurajn tre konatajn fakajn librojn.