Blanka Libro de 1939

La Blanka Libro de 1939, nomita ankaŭ Blanka Libro de MacDonald reference al la brita ministro pri kolonioj kiu ĝin sponsoris, estas teksto publikigita de la brita registaro de Neville Chamberlain en la 17a de majo 1939 kiu determinis la tujan futuron de la Brita Mandato Palestino ĝis iĝu validata ties sendependo. La teksto malakceptis la plano disdividi la teritorion de la Mandato en du ŝtatoj favore de unusola Palestino sendependa regata komune de araboj kaj judoj, dum la unuaj plutenus sian demografian majoritaton.

Blanka Libro de 1939
blanka libro
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

La Blanka Libro okupiĝis pri tri fundamentaj aferoj:[1]

  1. Pri la politika estonteco de la Mandato: la brita registaro asocios laŭgrade arabojn kaj judojn al la registaro, proksimume en proporcio al ties respektivaj loĝantaroj, kun la celo ke post dek jaroj oni povu krei sendependan ŝtaton Palestino, en kiu oni garantiu ke la esencaj interesoj de ĉiu el la du komunumoj estos konfirmitaj (sekcio I).
  2. Pri la enmigrado: la juda enmigrado al Palestino estus limigita al totala maksimumo de 75.000 personoj en la venontaj kvin jaroj, tiele ke la juda loĝantaro estu unu triono de la totala loĝantaro. Post la periodo de kvin jaroj, oni ne permesu plian judan enmigradon se la palestinaj araboj ne pretus akcepti tion (sekcio II).
  3. Pri la tero: oni malpermesus aŭ limigus la aĉeton de novaj teroj al la judoj, kiel konsekvenco de la natura kresko de la araba loĝantaro kaj de la pluteno de la vivnivelo de la arabaj kultivistoj, respektive (sekcio III).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Libro Blanco de 1939, The Avalon Project, Yale Law School (en angla).