Malvarma armilo, blanka armilo, tranĉopikapikotranĉa estas armilo, kian karakterizas ĝia kapablo tranĉi, vundi aŭ piki pere de akrigitaj aŭ pintaj eĝoj. Ĝin, krome, karakterizas tio, ke ĝi estas uzebla en batalo de korpo kontraŭ korpo. Kelkaj el ili povas esti ankaŭ ĵeteblaj armiloj. Malkiel pafarmiloj, blanka armilo estas pli rapide uzebla ĉar postulas nek ŝarĝadon nek manipuladon por ebligi pafadon.

Japanaj blankaj armiloj.

Ili estas klasigeblaj laŭ ties longo en mallongaj armiloj, glavoj, sabroj kaj de longa tenilo kaj laŭ ties vunda kapablo en tranĉaj, pikaj, tranĉopikaj aŭ tranĉofrapaj.

Por porti kaj uzi blankajn armilojn en plej parto de landoj ne estas postulata jura permesilo. Male, por pafiloj, estas postulata en plej parto de landoj jura permesilo, foje eĉ ekzamenoj, psikologiaj analizoj ktp.

La blankaj armiloj ne postulas silentigilon por la momento de uzado, dum tio necesas por pafiloj, se oni volas ne esti aŭdata eĉ de malproksime. Alia avantaĝo de blankaj armiloj estas ke ili estas uzeblaj ene de akvo, dum plej parto el pafiloj ne uzeblas subakve.

Kelkaj specoj redakti

Bibliografio redakti

  • Michele Byam (2010-11-30). Arms and Armor, Discover the story of weapons and armor-from Stone Age axes to the battledress of samurai warriors. New York: Dorling Kindersley.