Blanka lupeno (Lupinus albus) estas unujara planto de la grupo de la Faboideoj (Faboideae), kiu hejmiĝas kaj estas kultivata en la okcidenta mediteranea regiono kaj Mezeŭropo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blanka lupeno

Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Ordo: Fabaloj, Fabales
Familio: Fabacoj, Fabaceae
Subfamilio: Faboideae
Genro: Lupeno, Lupinus
Specio: L. albus
Lupinus albus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Lupinus albus - MHNT

Karakterizaĵoj redakti

La blanka lupeno estas unujara, herba planto, kiu atingas kreskoalton de 20 ĝis 100 (malofte ĝis 180) centimetroj. La tigoj estas supre disbranĉitaj kaj estas silke-vile harecaj.

La folioj estas kvin- ĝis naŭ-nombre palmataj. La palmataj folietoj havas tigeton kaj formon de renverse ovaj. La plej malsupraj folioj longas 2,5 ĝis 3,5 centimetrojn kaj larĝas 1,4 ĝis 1,8 centimetrojn. Ĉiuj estas pintaj kaj je la supra surfaco kalvaj kaj je la malsupra surfaco ec. La stipuloj estas rigidharecaj.

Floroj kaj fruktoj redakti

La floroj sidas ĉe maldensa grapoloj. La unuopaj floroj havas tigetojn. La brakteoj ne estas kadukaj. La petaloj longas 15 ĝis 20 mm kaj estas blankaj, la pinto de la tigeto estas blueca. La stigmoj estas globformaj. La planto floras en Mezeŭropo de junio ĝis septembro.

La guŝaj fruktoj longas ses ĝis dek centimetrojn kaj larĝas 11 ĝis 20 milimetrojn. Ili estas flavaj. La guŝo enhavas kvar ĝis ses semojn.

Kromosomoj redakti

La kromosomnombro estas 2n = 50.

Enhavosubstancoj redakti

La planto enhavas venenajn kinolizidino-alkaloidojn. Oni distingas du kenotipojn: amaraj lupenoj kun 0,3 ĝis 3 % alkaloidoj en la semoj, kaj dolĉaj lupenoj kun 0,004 ĝis 0,01 % da alkaloido en la herbo.

Disvastigo kaj kreskejoj redakti

La blankaj lupenoj hejmiĝas en la okcidenta mediteranea regiono kaj en Mezeŭropo. La specio estas malpli kalka kaj frostsentema ol la flava lupeno (Lupinus luteus).

Utiligado redakti

 
Boligitaj kaj en salakvo metitaj semoj de la blanka lupeno.

La blanka lupeno estas kultivata pro la alta enhavo de proteinoj kaj karbonhidratoj. La blanka lupeno estas ŝatata nutraĵplanto en kelkaj mediteraneaj regionoj –precipe en Egiptujo.[1]

En la tradiciaj regionoj, en kiu ĝi estas kultivata, la blanka lupeno ankaŭ estas uzata kiel homa nutraĵo post la forigo de la amaraĵoj. Oni aldonas al la grena faruno 10 ĝis 20 % de lupena faruno. En Italujo, Hispanujo, Portugalujo kaj kelklaj aliaj regionoj, kiel en Brazilo la semoj estas ŝatata nutraĵo (itale: lupini, portugale: tremoços, hispane: altramuceschochos, katalune tramussos, eŭske: eskuzuria, galege: chícharos de raposo)

Lupeno Sojo Tritika faruno
Proteino 43 41 11
Lipidoj 12 25 1
Fibroj 27 12 2
Glukozo 13 14 60

Referencoj redakti

  • Siegmund Seybold (elddonisto): Schmeil-Fitschen interaktiv (CD-ROM), Quelle & Meyer, Wiebelsheim 2001/2002, ISBN 3-494-01327-6
  1. Zohary und Hopf; 123, 2000

Eksteraj ligiloj redakti