Blanka papilifloro

La blanka papilifloro (aŭ papiliofloro) (Hedychium coronarium) estas planto el zingibracoj. Ĝi estas blankaflora kaj bonodora planto.

Blanka papilifloro kreskante en Sierra Escambray, Kubo

Ĝi indiĝenas en la Himalaja regiono de Nepalo kaj Barato, sed oni enportis ĝin en Brazilon, Kubon kaj aliajn landojn. Ĝi estas nacia floro de Kubo, kie kreskas en la montaraj regionoj. Ĝi iĝis simbolo de ribelemo kaj pureco dum la sendependiĝaj militoj de Kubo.