Blanka privilegio

Blanka privilegio (aŭ blank-haŭta privilegio) estas termino por sociaj privilegioj, kiujn akiras blankuloj en la t.n. okcidentaj landoj kompare al ne-blankuloj en la samaj sociaj, politikaj, ekonomiaj cirkonstancoj. Tiuj privilegioj estas nemerititaj kaj estas distribuitaj surbaze de valoroj de la reganta grupo, kiu en "okcidentaj landoj" estas la blank-haŭtaj homoj. Laŭ McIntosh[1], blankuloj en socioj de la okcidenta mondo ĝuas avantaĝojn, kiujn ne-blankuloj ne spertas. La termino signifas kaj evidentajn kaj malpli evidentajn pasivajn avantaĝojn, kies ekziston blankaj homoj povas ne rekoni, kio distingas privilegion de malkaŝita neobjektiveco aŭ antaŭjuĝo. Tiuj inkludas kulturajn asertojn je propra valoro; supozitan pli altan socian statuson; kaj liberecon moviĝi, aĉeti, labori, amuziĝi kaj paroli libere. La efikoj povas esti viditaj en profesiaj, edukaj kaj personaj kuntekstoj. La koncepto de blanka privilegio ankaŭ entenas la rajton supozi la universalecon de la propraj spertoj, markante aliajn kiel malsamaj aŭ esceptaj, dum oni perceptas sin kiel normalan.[2][3]

Akademiaj perspektivoj kiel kritika rasa teorio kaj blankeco-studoj uzas la koncepton de "blanka privilegio" por analizi kiel rasismo kaj rasigitaj socioj tuŝas la vivojn de blankaj homoj.

Kelkaj kritikistoj argumentas, ke la termino uzas la koncepton de "blankeco" kiel anstataŭan indikilon por klasa aŭ alia socia privilegio aŭ kiel devojigon de pli profunde ekzistantaj problemoj de neegaleco.[4][5] Aliaj argumentas, ne ke la blankeco estas anstataŭaĵo, sed ke la multaj aliaj sociaj privilegioj interkonektitaj kun ĝi postulas kompleksan kaj zorgeman analizon identigi blankecon al kontribuo de la privilegioj. Aliaj kritikiantoj de la ideo proponas alternativajn difinojn de blankeco kaj esceptojn aŭ limojn de blanka identeco, argumentante ke la koncepto de "blanka privilegio" ignoras gravajn diferencojn inter blankaj subpopulacioj kaj individuoj. Tio signifas, ke la nocio de blankeco ne inkluzivas ĉiujn blankulojn.[6][7] Kritikistoj de blanka privilegio ankaŭ notas, ke estas problemo pri identigo de kolorhaŭtuloj. Tio estas, ĝi malsukcesas agnoski la diversecon de kolorhaŭtuloj kaj etnoj ene de tiuj grupoj.

Referencoj redakti

  1. McIntosh, Peggy. White Privilege and Male Privilege: A Personal Account of Coming to See Correspondences Through Work in Women's Studies. Wellesley: Center for Research on Women, 1988.
  2. (September 7, 2010) “How Do I Live in This Strange Place?”, Journal of Social Philosophy 41 (3), p. 323–342. doi:10.1111/j.1467-9833.2010.01496.x. 
  3. (January 2008) “'Marking' the white terrain in indigenous health research: literature review.”, Journal of Advanced Nursing 61 (2), p. 126–33. doi:10.1111/j.1365-2648.2007.04438.x. 
  4. (October 2001) “Whiteness and the Historians' Imagination”, International Labor and Working-Class History 60, p. 3–32. doi:10.1017/S0147547901004380. 
  5. Hartigan, Odd Tribes (2005), pp. 1–2.
  6. (June 2006) “'Core' Culture Hegemony and Multiculturalism”, Ethnicities 6, p. 203–230. doi:10.1177/1468796806063753. 
  7. (2008) “'White Privilege': A Mild Critique 1”, Theory and Research in Education 6 (3), p. 309–321. doi:10.1177/1477878508095586.