Blanka sinapo (Sinapis alba L., sinonime Brassica alba L.) apartenas al planta familio brasikacoj (Brassicaceae) kaj ties grajnoj estas uzataj kiel spicaĵa bazmaterialo por mustardo. La epiteto "blanka" aludas je la blankaj grajnoj.

blanka sinapo

Priskribo redakti

La unujara herboplanto povas kreski ĝis alto de 120 cm. Sur ties randaj, disbranĉiĝantaj tigoj sidas la dentaj, malglate vilaj, entranĉitaj folioj. La planto floras en junio-julio en Mez-Eŭropo, havas multajn flavajn florojn (el kvar petaloj) en loza grapolo.

La frukto estas 3–4 mm dika guŝo, kiu estas pajloflava, vila ĉe maturiĝo, ĝibaĵa ĉe grajnoj. Unu guŝo entenas 3-6 hel-flavajn grajnojn. La milgrajna maso estas 4-5 gr. La maturiĝintaj grajnoj enhavas proteinon, 30% da grasa oleo kaj de 2 ĝis 2,5% da glikozido sinalbino.

Uzo redakti

Oni ĝenerale konas ĝin pro ties uzo por produktado de mustardo. La verdaj plantoj estas uzeblaj antaŭ la florado kiel furaĝo por bestoj. Kiel rapidkreska planto, oni uzas ĝin kiel verdan sterkon por la grundo. La disbranĉiĝantaj radikoj de la sinapo postlasa iomete lozan grundon.

Kultivado redakti

La blanka sinapo ŝatas la sunajn ĝis duonombrajn lokojn; plej bone kreskas sur humusaj, kalkaj grundoj. Oni povas semi ĝin de marto ĝis majo, je distanco de 10–20 cm, en humidan grundon. Tiukaze oni povas rikolti la grajnojn en julio-aŭgusto.

Damaĝantoj kaj malsanoj redakti

Damaĝantoj estas la grunda pulo (terpulo), kaj la blanka muŝo (blankomuŝo), planta malsano estas tigoputriĝo.