Blankafrunta parulio

(Alidirektita el Blankafrunta mjoboro)

La Blankafrunta parulio (Myioborus albifrons), estas birdospecio de la familio de Paruliedoj kaj genro de Mjoboroj kiuj karakteras pro montrado de blankaj eksteraj vostoplumoj kaj havo de malhelaj supraj partoj kaj flavaj al ruĝaj subaj partoj. Ĝi estas endemia de arbaroj de Andoj en okcidenta Venezuelo. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankafrunta parulio
Blankafrunta parulio
Blankafrunta parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Myioborus
Specio: 'M. albifrons'
Myioborus albifrons
(Phelps & Phelps, 1946)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas specio simila al la aliaj specioj de la genro, tio estas specio de malhelgrizaj supraj partoj kaj tre flavaj subaj partoj, sed kiel distingilo ĝi havas blankan frunton (simila kaj proksime parenca Orfrunta parulio havas flavan frunton), kio nomigas la specion en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie albifrons signifas precize “de blanka frunto”.

Ili manĝas insektojn.

Referencoj redakti