Blankaj brazilanoj

Blankaj brazilanoj (en portugala brasileiros brancos [bɾɐziˈlejɾuz ˈbɾɐ̃kus] estas popolo de hegemonia eŭropa deveno, aŭ foje el Levantenio. Laŭ la censo de 2010, ili totalis 91,051,646 personoj, kaj formas ĝis 47.73% el la brazila loĝantaro.

Blankaj brazilanoj
etno
BrazilanojBlankulo
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Comemoração do aniversário do Rancho Folclórico Portuguesa Santista, realizada no dia 14 de julho de 2018 (42529794855)

Koncepto de blankulo redakti

Brazilo, kiel ĉe aliaj landoj, permesas civitanojn memidentigi sian rasan kategorion. La brazila socia konstruo de la koncepto de "blanka raso" estas diferenca el la koncepto de "blanka raso" ĉe aliaj landoj.[1] Tamen, tio ne signifas, ke tiu socia konstruo ne havas genetikan bazon. Kompleta studo prezentita de la gazeto Brazilian Journal of Medical and Biological Research trovis, ke averaĝe, Blankaj brazilanoj estas (>70%) eŭropanoj.[2] Alia aŭtosoma studo fare de la genetikisto Sergio Pena montris, ke la hegemonia praularo de "Blankaj brazilanoj" estas eŭropa, sed estas ankaŭ indianaj kaj afrikaj prauloj (averaĝe el 80% de eŭropa praularo).[2][3]

Evoluo laŭ la historio redakti

Laŭ la historio kaj ties diversaj jardekoj, diversaj tajdoj de enmigrintoj venis de diversaj landoj, kaj tio ŝanĝis la konsiston de la brazila loĝantaro. En la jena tabelo oni rigardas tiun konsiston laŭ difinitajn rasojn.

Brazila loĝantaro, de Race, from 1872 to 1991 (Census Data)[4]
Etna grupo Blankaj Negroj Indianoj Aziaj Nedeklaritaj Totalo
1872 3,787,289 1,954,452 4,188,737 - - 9,930,478
1890 6,302,198 2,097,426 5,934,291 - - 14,333,915
1940 26,171,778 6,035,869 8,744,365 242,320 41,983 41,236,315
1950 32,027,661 5,692,657 13,786,742 329,082 108,255 51,944,397
1960 42,838,639 6,116,848 20,706,431 482,848 46,604 70,191,370
1980 64,540,467 7,046,906 46,233,531 672,251 517,897 119,011,052
1991 75,704,927 7,335,136 62,316,064 630,656 534,878 146,521,661

Demografio redakti

 
Ŝtatoj kun alta aŭ forta proporcio de Blankaj brazilanoj, sude verde, kaj kun alta aŭ forta proporcio de "pardo" nome miksa konsisto ĉefe kun negroj sed ankaŭ kun indianoj.

Laŭ brazilaj subŝtatoj redakti

 
Brazilaj ŝtatoj laŭ la procento de Blankuloj en 2009.

La Brazilaj ŝtatoj kun plej altaj procentoj de blankuloj estas la tri situantaj en Suda Brazilo: nome Sankta Katarino, Suda Rio-Grando kaj Paranao. Tiuj ŝtatoj, kun San-Paŭlo, ricevis gravan influon de eŭropaj enmigrantoj en la periodo de la Granda Emmigrado (1876–1914).

  1. Sankta Katarino: 85.69% Blankuloj[5]
  2. Suda Rio-Grando: 81.40%
  3. Paranao: 71.34%
  4. San-Paŭlo: 64.80%
  5. Rio-de-Ĵanejrio: 55.82%
  6. Suda Mato-Groso: 51.64%
  7. Minas-Ĝerajso: 47.24%
  8. Espirito-Santo:44.27%
  9. Gojaso: 40.13%

La brazilaj subŝtatoj kun plej malalta procento de blankuloj situantas ĉe la Nordo, kie estas forta influo indiana super la rasa konsisto de la loĝantaro, kaj en parto de la Nordoriento, ĉefe en Bahio kaj Maranjo, kie la influo de afrikanoj estas pli forta.[6]

  1. Amapao: 24.03%
  2. Bahio: 23.60%
  3. Parao: 23.30%
  4. Amazonio: 22.39%
  5. Rorajmo: 22.13% de blankuloj
Fonto: IBGE 2000 [7]
  1. San-Paŭlo: 29,945,000 de blankuloj
  2. Minas-Ĝerajso: 9,019,164
  3. Suda Rio-Grando: 8,973,928
  4. Rio-de-Ĵanejrio: 8,513,778
  5. Paranao: 7,620,000
  6. Sankta Katarino: 5,215,000
  7. Pernambuko: 3,151,000
  8. Cearao: 2,883,000
  9. Bahio: 2,864,000
Federaj Unuoj Blankula loĝantaro 1940(%)[8] Blankula loĝantaro 2009(%)[9]
Sankta Katarino 94,4% 85,7%
Suda Rio-Grando 88,7% 81,4%
Paranao 86,6% 71,3%
San-Paŭlo 84,9% 65,8%
Gojaso 72,1% 40,1%
Rio-de-Ĵanejro 71,1%* (ĉe la tiama Federala Distrikto*) 55,0%* (ĉe Metropola Regiono de Rio-de-Ĵanejro*)
Espirito-Santo 61,5% 44,2%
Minas-Ĝerajso 61,2% 47,2%
Rio-de-Ĵanejrio 59,8% 55,8%
Alagoas 56,7% 26,8%
Pernambuko 54,4% 36,6%
Acre 54,3% 26,9%
Parajbo 53,8% 36,4%
Cearao 52,6% 31,0%
Mato Grosso 50,8% 38,9%
Maranjo 46,8% 23,9%
Sergipe 46,7% 28,8%
Piauí 45,2% 24,1%
Parao 44,6% 21,9%
Rio Grande do Norte 43,5% 36,3%
Amazonio 31,2% 20,9%
Bahio 28,7% 23,0%
  • Ne inkludas subŝtatojn kreitajn post 1940.

Notoj redakti

  1. Michael Hanchard, eldonista "Introduction" al Racial Politics in Contemporary Brazil (Durham, N.C.: Duke University Press, 1999; ISBN 0-8223-2272-2).
  2. 2,0 2,1 Brazilian Journal of Medical and Biological Research - DNA tests probe the genomic ancestry of Brazilians. Scielo.br. Arkivita el la originalo je 2013-12-16. Alirita 2014-01-23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-16. Alirita 2014-02-27.
  3. BBC World Service - News - Black in Brazil: a question of identity. Bbc.co.uk (2009-11-03). Alirita 2014-01-23.
  4. IBGE teen mortinta ligilo
  5. População residente, por cor ou raça, situação e sexo (portugale). PNAD. Sidra.ibge.gov.br (2009).
  6. PNAD (PDF). Alirita 2014-01-23.
  7. Sistema IBGE de Recuperação Automática - SIDRA. Sidra.ibge.gov.br. Alirita 2014-01-23.
  8. http://biblioteca.ibge.gov.br/visualizacao/monografias/GEBIS%20-%20RJ/CD1940/Censo%20Demografico%201940%20VII_Brasil.pdf
  9. http://www.ibge.gov.br/home/estatistica/populacao/condicaodevida/indicadoresminimos/sinteseindicsociais2010/SIS_2010.pdf

Bibliografio redakti

  • RIBEIRO, Darcy. O Povo Brasileiro. Ed. Companhia de Bolso.