Blankakresta tigrardeo

La Blankakresta tigrardeo (Tigriornis leucolopha), estas specio de birdo de la familio de Ardeedoj kaj la ununura specio de la monotipa genro Tigriornis kies latina scienca nomo estas kunmetaĵo de du radikoj signife respektive “tigro” kaj “birdo”, alude al la strieca plumaro propra kaj de tiu ĉi genro kaj de la proksime parenca Tigrisoma.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankakresta tigrardeo
Blankakresta tigrardeo
Blankakresta tigrardeo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Tigriornis
Specio: T. leucolopha
Tigriornis leucolopha
(Jardine, 1846)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en subsahara Afriko nome ĉefe en bendozono el Senegalio tra la Golfo de Gvineo al norda Kongo kaj pli precize ankaŭ en plej nordokcidenta Angolo, suda marborda Benino, Kameruno, suda Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, norda Demokratia Respubliko Kongo, suda Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Gabono, okcidenta marborda Gambio, sudaj Ganao, Gvineo, Gvineo Bisaŭa, Liberio, plej suda Maŭritanio, suda Niĝerio, suda marborda Senegalio, kaj same sudaj Sieraleono, kaj Togolando.

Estas specio 66 - 80 cm longa. La ĝenerala koloro montras fajnan striecojn brunajn, negrajn kaj ruĝeckolorajn, kaj la suba areo estas pli hela. Ĝi havas tufon de erekteblaj blankaj plumoj en krono, kio nomigas la specion laŭ la komuna nomo kaj laŭ la latina scienca nomo. Kapo kaj kolo estas nigraj. La beko estas longa, kun la supra makzelo nigra aŭ pli malhela dum la suba estas pli verdeca. La irisoj estasbrunaj. La flugilpintoj estas blankaj.

Vivas en humidejoj de ĝangalaj areoj de Centrafriko kaj Okcidentafriko. Ankaŭ en ĉeriveraj arbaroj kaj manglaroj.

Ties dieto inkludas malgrandajn fiŝojn, krustulojn kaj insektojn. Oni konas malmulte de ties reprodukta biologio. Ili nestumas izole ĉe altaj arboj.

Bibliografio redakti

  • James A. Kushlan kaj James A. Hancock: Herons. Oxford University Press, 2005, ISBN 0-19-854981-4

Referencoj redakti