La Blankanuka paruoBlankflugila paruo, Parus nuchalis, estas paserina birdo de la familio de Paruedoj. Ĝi estas endemismo de nordokcidenta kaj suda Barato.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankanuka paruo
Blankanuka paruo
Blankanuka paruo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Parus
Specio: P. nuchalis
Parus nuchalis
(Jerdon, 1845)
Konserva statuso
Endemismo en Barato
Endemismo en Barato
Endemismo en Barato
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ornitologia Ilustraĵo de India de Jerdon (1847).

Ĝi montras specialan plumaron iom malsimilan disde aliaj paruoj. Fakte ĝi montras nek flavajn subajn partojn nek verdon aŭ bluon en supraj partoj, sed nur blankon kaj nigron, kion aliaj paruoj montras nur en kapo, tiu specio montras en la tuta korpo. Eĉ la bildo en kapo malsimilas de aliaj paruoj, ĉar anstataŭ montri blankan vizaĝon enfermitan ene de ĉirkaŭaj nigraj partoj, tiu specio montras blankan vizaĝon unuigitan al la subaj blankaj partoj, kie kontrastas nigra vertikala longa kaj ne tro larĝa strio. Krome kontraste kun la nigra kapo estas tre rimarkinda blanka vertikala makulo en nuko, kio nomigas la specion, kaj kiu estas pli larĝa ol ĉe aliaj paruoj tiom ke eĉ ŝajnas ne blanka makulo en nigra zono sed ankaŭ nur nigraj vertikalaj flankaj zonoj kiuj kuniĝas al nigraj dorso, ŝultroj, flugilkovriloj kaj centra vosto, dum estas blankaj la flugilplumoj, kio havigas alian nomon por la specio, kaj la eksteraj vostoplumoj. La beko estas nigra kaj la gamboj grizaj.

Tiu orientalisa specio suferis rapidan malpliiĝon komence de la 21a jarcento, kio pludaŭras, krom la ege fragmentita populacio, kiel rezulto de la perdo, degradado kaj fragmentado de ties tropika dornarbusteja biotopo. La specio estas konsiderata kiel VU (Vundebla). La Statuso estas: Vundebla A1c; C1; C2a [1]

Tiu specio distribuiĝas en arbustejoj de la Kutĉ-Distrikto de Guĝarato en okcidenta Barato kaj ankaŭ en etaj areoj de suda Barato, ĉefe en la valo de la rivero Kaveri.[2][3] Ili uzas malnovajn nestojn de pegoj por nestumado kaj ripozado.[4]

Ili reproduktiĝas post la musonoj el majo al aŭgusto.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. BirdLife Species Factsheet. Arkivita el la originalo je 2009-01-02. Alirita 2009-05-05.
  2. Red Data Book Species Sighting Data. Arkivita el la originalo je 2007-09-30. Alirita 2009-05-05.
  3. Lott, E. J., & C. Lott. 1999. On the occurrence of White-naped Tit Parus nuchalis in S. India. Forktail 15:93-94.[1] Arkivigite je 2007-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
  4. 4,0 4,1 Rasmussen, P.C. and Anderton, J.C. (2005) Birds of South Asia. The Ripley Guide. Smithsonian Institution and Lynx Edicions.