Blankavosta blua muŝkaptulo
La Blankavosta blua muŝkaptulo (Cyornis concretus) estas birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro Cyornis aŭ de Bluaj muŝkaptuloj kiu laŭnome enhavas speciojn de tre bluaj maskloj ĉefe en la supraj partoj kun brunaj inoj.
Blankavosta blua muŝkaptulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blankavosta blua muŝkaptulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cyornis concretus (Müller, 1835) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La maskloj de tiu specio estas blua supre, dum la inoj estas ĉefe brunaj. Temas pri kazo de seksa duformismo. Tamen ambaŭ havas blankan gorĝon kaj blankecan ventron kiu sekvas ĝis la vosto.
Ĝi troviĝas en Brunejo, Ĉinio, Barato, Indonezio, Laoso, Malajzio, Birmo, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj.
Referencoj redakti
- BirdLife International 2004. Cyornis concretus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.