Blankavosta saksikolo
La Blankavosta saksikolo (Saxicola leucurus) estas birdo el la Muŝkaptuledoj, iam konsiderata de la Turdedoj en la genro Saxicola. Saxicola devenas el la latina saxum, roko + incola, loĝanto, dum leucurus estas latinigitaj vortoj el la grekaj vortoj “leŭkos” (blanka) kaj “uros” (vosto). Tiu estas la ĉefa distingilo el aliaj specioj de la sama genro.
Blankavosta saksikolo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blankavosta saksikolo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Saxicola leucurus (Blyth, 1847) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La masklo de la specio havas nigrajn kapon kaj gorĝon, ruĝecan bruston kaj blankecajn flankojn kaj ventron. La kolflankoj estas larĝaj blankaj makuloj kaj la supraj partoj estas malhelaj. Ĝi estas tre simila al la Eŭropa saksikolo kaj al la Afrika saksikolo.
Temas pri azia specio. Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Barato, Birmo, Nepalo kaj Pakistano.
Literaturo
redakti- BirdLife International 2004. Saxicola leucurus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Mincataj Specioj. Konsultita la 27an de julio 2007.